China Mobile (plennome China Mobile Communications Corporation; ĉine 中国移动有限公司, Zhōngguó Yídòng Yǒu Xiàn Gōngsī; NYSE : CHL, SEHK : 0941) estas telekomunika korporacio fondita en septembro 1997, kiu inkludas ĉinan ŝtatan publikan firmaon kiu provizas telefonia kaj plurmedia servoj inkluzive de sendrata komunika reto kovranta la tutan Ĉinion [1].

China Mobile
中国移动通信集团有限公司
negoco • firmao pri telekomunika reto • publika kompanio • Chinese wholly state-owned enterprise vd
Dum 1997 - nekonata/nuntempe
Antaŭulo China Mobile Tietong
Jura formo limited liability company
Sidejo Xicheng District
Lando Popola Respubliko Ĉinio
Agokampo movtelefonio
ISIN-kodo HK0941009539
filiaj kompanioj China Mobile Hong Kong • China Mobile Tietong • China Mobile Limited • Migu Culture Technology Co.,Ltd. • ZONG vd
Posedataj kompanioj China Mobile Tietong vd
TTT Oficiala retejo
vdr

La kompanio estas posedata de China Mobile Communications Group Co., Ltd. (ĉine 中国移动通信集团有限公司, Zhōngguó Yídòng Tōngxìn Jítuán Gōngsī, antaŭe nomita China Mobile Communications Corporation, akronime "CMCC", kiu estas ŝtata firmao [2].

Preter Ĉinio, la firmao ĉeestas nur en Pakistano laŭ iom pli granda mezuro.

Ĝi estas la plej granda ĉel-komunikada firmao en la mondo laŭ merkata kapitaligo kaj estas komercita sur la Novjorkaj kaj Honkongaj borsoj [3]. La merkata valoro de la firmao (en aŭgusto 2018) estas $ 193.62 miliardoj [4].

Ekde julio 2013, China Mobile estas la plej granda movebla funkciigisto en la mondo kun proksimume 760 milionoj da uzantoj [5].

Fine de 2013, post longaj intertraktadoj, Apple subskribis interkonsenton kun China Mobile kaj mendis grandegan kvanton de ĉirkaŭ 70 milionoj da iFonoj or eniri la emerĝantajn merkatojn [6].

Referencoj redakti

  1. China Mobile Limited - Investor Relations > Operating Data.
  2. Strait deals The Economist, 7 May 2009
  3. Overview Arkivigite je 2019-09-02 per la retarkivo Wayback Machine China Mobile Limited Official Site
  4. List of Red Chip Companies. Hong Kong Exchanges and Clearing (31 October 2020). Alirita 14 November 2020.
  5. The Largest Mobile Network Operators In The World (en-US) (2017-04-25). Alirita 2021-10-16.
  6. Asian economic and political issues, Volume 8 (page 68) Arkivigite je 2016-05-06 per la retarkivo Wayback Machine Frank Columbus, Nova Publishers, 2003 (Google Books)

Eksteraj ligiloj redakti