Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Christian NIELSEN (naskiĝis la 18-an de marto 1827 en Gaaskjær, komunumo de Bjolderup, Danlando, mortis 9-an de junio 1896) publikigis la unuan danlingvan Esperanto-lernolibron.

Christian Nielsen
Persona informo
Naskiĝo 18-an de marto 1827 (1827-03-18)
en Bjolderup
Morto 9-an de junio 1896 (1896-06-09) (69-jaraĝa)
Lingvoj danaEsperanto
Ŝtataneco Danio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Jam ekde sia 16-a vivojaro li laboris kiel hejminstruisto en Emmerlev. En tiu tempo li preparis sin por la enirekzameno por la instruista seminario en Jelling. Tie li ĝis 1850, kiam li sukcese ekzameniĝis, estis hejminstruisto en la hejmo de la gvidanto de la seminario, pastro Kemp.

En 1857 li ĉesigis sian instruistan vivon kaj aĉetis bienon en Vejbæk. Tiun li vendis fine de la 1870-aj jaroj kaj transloĝiĝis al Flensborg (germane: Flensburg), kie li aĉetis laktaĵfabrikon.

Li okupiĝis pri Esperanto kaj en 1890 publikigis „Lærebog til det internationale Esperantosprog“ (instrulibro por la internacia Esperantolingvo). La postan jaron li fondis „Flensburger Volksbank“ (Popola Banko de Flensburg).

Bibliografio redakti

  • Landbovirke omkring Flensborg Fjord gennem 100 år, Aabenraa 1966, red. Aage Sørensen kaj N.A. Drewsen
  • Lærebog til dert internationale Esperantosprog, Flensburg 1890

Kromaj informoj redakti

1. Mogens Rude Andersen sendis la jenan mesaĝon:

 
 Kara... Mi gratulas al vi, ke vi havas ekzempleron de la unua danlingva Esperanto-lernolibro, ellaborita de Christian Nielsen laŭ rekta instigo de D-ro Zamenhof. Ĝi ja aperis 1890 en Flensborg. La verko hodiaŭ estas granda raraĵo, ĉar post la forpaso de Christian Nielsen en 1895 aŭ 1896 la familio forbruligis la restantajn nevenditajn ekzemplerojn. Okaze de la 75-jara datreveno de la apero de la lernolibro Mogens Groth havis tutpaĝan artikolon pri ĝi kaj la verkinto en Dansk Esperanto-Blad, n-ro 2/1965. - Tra la jaroj mia nomfrato kolektis diversajn materialojn ne nur pri Christian Nielsen, sed ankaŭ pri alia grava pioniro, nome redaktoro Peter K. Toksvig, kiu en aprilo 1897 fondis la unuan danan Esperanto-societon en Nykøbing Sjælland. Kelkajn jarojn antaŭ sia forpaso en 2010 Mogens Groth transdonis al mi la materialojn. Ili donis bazon por artikolo kelkajn jarojn poste en Esperanto-Kosmos de la Martinus-Instituto. Se mi sukcesos trovi ekzempleron de ĝi, mi sendos ĝin al vi. Varmsalute, Mogens 

2. La Esperanto-Muzeo en Vieno disponas mikrofilmon kaj pdf-dosieron de la libro. Momente (2021-10-28) la muzeo ankoraŭ ne povas sendi la pdf-dosieron.

Eksteraj ligiloj redakti