Christian Traugott Fleischmann

Christian Traugott FLEISCHMANN (naskiĝinta la 16-an de marto 1776 en Neustadt an der Orla, mortinta la 6-an de januaro 1813 en Lepsiko) estis germana orgenisto kaj flutisto. Inter 1811 kaj 1813 li estis orgenisto ĉe la Preĝejo Sankta Tomaso en Lepsiko.

Christian Traugott Fleischmann
Persona informo
Naskiĝo 16-an de marto 1776 (1776-03-16)
en Neustadt an der Orla
Morto 6-an de januaro 1813 (1813-01-06) (36-jaraĝa)
en Leipzig
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Alma mater Thomas-lernejo je Lepsiko
Okupo
Okupo orgenisto • flutisto
vdr

Vivo redakti

Estante filo de orgenisto kaj instruisto li frekventis ekde 1791 Thomas-lernejon. En 1799 li matrikulitis ĉe la Universitato de Lepsiko. De 1802 ĝis 1813 Fleischmann estis dua flutisto ĉe Gewandhaus-orkestro. Post kiam li estis ekde 1802 adjunkto de orgenisto Adolf Heinrich Müller li fariĝis inter 1804 kaj 1811 ĉeforgenisto de la Malnova Petro-kirko en Lepsiko. Poste li deĵoris en la Tomaso-kirko. Unu lia frato, Johann Christoph Fleischmann, estis katedrala kaj urba kantoro en Meißen.

Literaturo redakti

  • Hans-Rainer Jung: Das Gewandhaus-Orchester. Seine Mitglieder und seine Geschichte seit 1743. Mit Beiträgen zur Kultur- und Zeitgeschichte von Claudius Böhm, Faber und Faber, Leipzig 2006, ISBN 3-936618-86-0, p. 58.
  • Martin Petzoldt: Die Thomasorganisten zu Leipzig. Ĉe: Christian Wolff (eld.): Die Orgeln der Thomaskirche zu Leipzig. Evangelische Verlagsanstalt, Leipzig 2012, ISBN 3-374-02300-2, p. 95–137 (p. 112)