Christophe-Paul de Robien

Christophe-Paul de Robien alinomata la prezidanto Robien (4-an de novembro 1698 en la kastelo de Robien en Saint-Thuriau de Quintin, nuntempe Le Fœil - 5-an de junio 1756 en Rennes) estis historiisto, naturalisto, artkolektanto, kaj politika viro de Bretonio.

Christophe-Paul de Robien
Persona informo
Naskiĝo 4-an de novembro 1698 (1698-11-04)
en Château de Robien
Morto 5-an de junio 1756 (1756-06-05) (57-jaraĝa)
en Renno
Lingvoj franca
Okupo
Okupo historiisto
vdr

Biografio redakti

La markizo Robien, barono de Kaër (aĉetita en 1727 al Jean Le Moust), vicgrafo de Plaintel, kavaliro, estis ano de parlamentana familio. Akceptita kiel konsiliano en la 17-a de Majo 1720, poste kiel prezidanto la 24-an de Oktobro 1724.

Li estas la aŭtoro de description historique, topographique et naturelle de l'ancienne Armorique (eo: natura, toprafia kaj historia priskribo de la malnova Armoriko). Li posedis gravan sciencan kolekton (sian kuriozaĵkabineton). Tiu lasta estis konfiskita en la revolucio kaj troviĝas nun lokita precipe en la belarta muzeo de Rennes kaj en la muzeo de Bretonio.

Verkoj redakti

  • Description historique et topographique de l'Ancienne Armorique ou Petite Bretagne - Bibliothèque Municipale de Rennes. Ms 2436.1 (textes) et 2 (planches).

Bibliografio redakti

  • Gauthier Aubert, Le président de Robien : gentilhomme et savant dans la Bretagne des lumières‎, eldonejo 'Presse universitaires de Rennes', 2001.
  • G. Closmadeuc, Le Président de Robien, Archéologue, eldono 'Bulletin de la Société Polymathique du Morbihan', 1882. p. 25-60.
  • Jean-Yves Veillard, Catalogue des objets d'archéologie armoricains de la collection du Président de Robien. Muzeo de Bretonio, 1972. 55p.

Eksteraj ligiloj redakti