Christophe Oberlin

Christophe OBERLIN estas kirurgo de la mano. Krom siaj medicinaj kapablecoj, li estas konata pro siaj politiktendencoj pri la israel-palestina konflikto.

Christophe Oberlin
Persona informo
Naskiĝo 29-an de aprilo 1952 (1952-04-29) (71-jaraĝa)
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Okupo
Okupo kirurgo
vdr

Medicinaj kompetentecoj redakti

Christophe Oberlin estas kirurgo specialigita pri mikrokirurgio, notinde de la mano. Liaj originalaj teknikoj en la kampo de la kirurgio pri paralizo nome Oberlinproceduro havigis al li internacian reputacion.

Sanitara varbiĝo redakti

Christophe Oberlin helpkontribuadis en la Centrafrika Respubliko kaj Alĝerio kie li ĵetis altnivelajn studojn ("Inter-Universitata Diplomo" de la kirurgia patologio de la mano) dum la jaroj 2006-2011. Poste li komencis operacii kaj trejni lokajn kolegojn en ĉirkaŭ dek kvin landoj.

Varbiĝo por Gaza redakti

"En 2001, post la atencoj de la 11-an de septembro, tiu iama elektito de la 19a arondismento de Parizo renkontis, dum kunveno pri Palestino, profesoro Marcel-Francis Kahn, homo de ĉiuj bataloj : Alĝerio, Vjetnamujo, Sudafriko kaj Palestino. Tiu renoma reŭmatologo havos malmultan malfacilecon konvinki kaj sekvi lin al Gaza, kie li iras kun malgranda grupo de instruistoj de Publika Asistado "[1]. De tiam li vojaĝis tri fojojn jare al Gaza por operacii la handikapitojn kaj trejni palestinajn kirurgojn en mikrokirurgio kaj rekonstrua kirurgio.

Politiko redakti

Dum la europaj balotoj de 2004, li estis unua en la listo en Pariza regiono titolita Euro-Palestine. Li akiris 1,83% el la voĉoj. Li esprimis sin, notinde per interreto, kontraŭ la malpermeso de la spektaklo de la humuristo Dieudonné, kaj kontraŭ la subteno de la prezidanto Hollande je la israela ofensivo en Gaza en julio 2014.

Polemiko redakti

Kuracarta profesoro en la universitato Denis Diderot de Parizo, li instruas anatomion kaj kirurgion de la mano. Responsulo de elektebleca atesto pri internacia sanitara helpo, li demandis al studentoj, en junio 2012, inter aliaj demandoj, demandon pri internacia sanitara rajto, reala dokumentita kazo: “Vi estas en la hospitalo de Rafa situanta en Gaza sektoro, dum la vintra milito de 2008-2009. Ambulancoj alkondukas 22 korpojn el kiuj ĉiuj nomiĝas Al Daya. La ambulancistoj kaj la postvivantaj membroj de la familio deklaras vin, ke tiu temis pri klasika bombado. La morto de ĉiu estas konstatita. Kiu estas la kvalifiko aŭ la kvalifikoj de la elfaritaj krimoj (militkrimo, krimo kontraŭ la homaro, genocido). Argumentu vian principon baziĝante sur la difinoj de la malsamaj krimoj». Per priskribo de la Amikeco de la Izraelaj Kuracistoj de Francio kaj anonima retmesaĝo, la disciplina ĉambro de la Ordo de la kuracistoj submetas la Rajtdefensulon kiu jure malpravigas la Ordon de la kuracistoj. La Ordo de la kuracistoj tiam plendas en sia propreca jurisdikcio, kaj kondamnas la profesoron la 12a de junio 2015. La motivoj de la plendo estas:

  • La ekzamena demando de sanitara rajto pri la Gaza milito de 2012 estas konsiderata kiel “partieca kaj partizana”.
  • Subteni antisemitajn dirojn.

En apelacia juridikcio, la konsilio de la ordo devis repreni sian akuzon de antisemitaj diroj. Tamen, li konservas kondamnon pro la ekzamena demando. La Ŝtatokonsilio, la 13a de aprilo 2018 nuligas la juĝon.

Bibliografio redakti

  • Survivre à Gaza, kun Mohamed al-Rantissi (eldono Koutoubia, 2009)
  • Chroniques de Gaza, 2001-2011 (Demi-Lune, 2011)
  • La Vallée des Fleurs, kun Samer Mohdad (eldono Erick Bonnier, 2013)
  • Quelle et la blancheur de vos blancs et la noirceur de vos noirs ? Pour en finir avec les « races humaines » (Édilivre, 2014).
  • Le Chemin de la Cour. Les dirigeants israéliens devant la Cour pénale internationale, eldono Erick Bonnier 2014.
  • L'Echange. Le soldat Shalit et les Palestiniens. eldono Erick Bonnier, 2015.
  • Chrétiens de Gaza, (fotografioj de Serge Nègre) eldono Erick Bonnier, 2017.
  • Les dirigeants israéliens devant la Cour pénale internationale L'enquête , eldono Erick Bonnier, 2020.
  • trad. kun antaŭparolo de Abdullah (Daud), Histoire de la politique étrangère du Hamas, Parizo, eldono Erick Bonnier, 2023 [= Engaging the World. The Making of Hamas’s Foreign Policy, Johannesburg, Afro-Middle East Centre (AMEC), 2020]

Referencoj redakti

  1. ROTIVEL Agnès legebla =www.la-croix.com/Archives/2011-07-04/Christophe-Oberlin.-Le-chirurgien-militant.-_NP_-2011-07-04-685670|consulté le=2016-11-27