Chvalovice (distrikto Znojmo)
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Chvalovice |
Chvalovice (germane Kallendorf) estas vinkultivada municipo en Ĉeĥio, en Sudmoravia regiono, en distrikto Znojmo proksimume 8 kilometrojn sude de Znojmo, sur limo kun Aŭstrio. La municipo Chvalovice konsistas el du partoj – Chvalovice kaj Hatě. Vivas ĉi tie 688 loĝantoj (2024). Tra la municipo trafluas rojo Daníž kaj kondukas ŝoseo I/38, sur kiu troviĝas ŝosea limpasejo Hatě – Kleinhaugsdorf.
Chvalovice | |||
germane Kallendorf | |||
municipo | |||
Ŝoseo E59 en Chvalovice
| |||
|
|||
Oficiala nomo: Chvalovice | |||
Ŝtato | Ĉeĥio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Sudmoravia regiono | ||
Distrikto | Distrikto Znojmo | ||
Administra municipo | Znojmo | ||
Historiaj regionoj | Moravio, Sudetio | ||
Rivero | Daníž | ||
Situo | Chvalovice | ||
- alteco | 222 m s. m. | ||
- koordinatoj | 48° 47′ 12″ N 16° 04′ 56″ O / 48.78667 °N, 16.08222 °O (mapo) | ||
Katastro | 8,84 km² (884 ha) Chvalovice | ||
Loĝantaro | 688 (2024) | ||
Denseco | 77,83 loĝ./km² | ||
Valego | Dija-svratka valego | ||
Plantaro | Vina vito | ||
Unua skribmencio | 1279 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 669 02 | ||
NUTS 3 | CZ064 | ||
NUTS 4 | CZ0647 | ||
NUTS 5 | CZ0647 594172 | ||
Katastraj teritorioj | 1 | ||
Partoj de municipo | 2 | ||
Bazaj setlejunuoj | 1 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
Vikimedia Komunejo: Chvalovice (Znojmo District) | |||
Retpaĝo: www.chvalovice.cz | |||
Portalo pri Ĉeĥio |
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Nový Šaldorf-Sedlešovice, Znojmo, Dyjákovičky, Havraníky, Šatov kaj Vrbovec.
Historio
redaktiLa unua skribmencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1279.
Loĝantaro
redaktiJaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 692 |
1880 | 723 |
1890 | 759 |
1900 | 723 |
1910 | 711 |
1921 | 690 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 681 |
1950 | 493 |
1961 | 401 |
1970 | 373 |
1980 | 377 |
1991 | 414 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 417 |
2014 | 597 |
2016 | 630 |
2017 | 646 |
2018 | 653 |
2019 | 652 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2020 | 651 |
2021 | 626 |
2022 | 675 |
2023 | 684 |
2024 | 688 |
Memorindaĵoj
redakti- Preĝejo de sankta Margareta
- Kasteleto, konsisto de la areo de ampleksa mastrum,a korto, antaŭe sidejo de administracio de grandbieno
- Mariana kolono ĉe la preĝejo estas el tempo ĉirkaŭ la jaro 1700
- Statuo de sankta Johano Nepomuka el duono de la 18-a jarcento
- Statuo de sankta Floriano el la jaro 1764
Interesaĵoj
redaktiInfanteria fuorto MJ-S 4 Zatáčka
redaktiLa infanteria fuorto MJ-S 4 Zatáčka estas konsisto de ĉeĥoslovakaj antaŭmilitaj fortikaĵoj. Ĝi estas tipa reprezentanto de pezaj objektoj, helpe de kiuj estis plifortigata linio de malpezaj fortikaĵoj. Konstruis ĝin praga konstrua firmao Konstruktiva a. s., betonado okazis en la tagoj 12-a ĝis 17-a de septembro 1938. Dum rezigno pri la limregiono surbaze de Munkena interkonsento en oktobbro de 1938 estis transdonita al Germanio vulgara konstruaĵo de la fuorto. Dum la okupacio okazis forŝiro de pafejoj de la ĉefaj armiloj, alie la fuorto pli karakterize ne estis damaĝigita. Nur post la Dua Mondmilito estis la konstruado el laŭkonstrua flanko finita, en la 1950-aj jaroj okazis ĝia reaktivigo. Ankoraŭ en la jaro 1998 Armeo de Ĉeĥio tenis la objekton en batalkapabla stato. Ekde la jaro 2008 la obkjekto estas en zorgado de klubo de Soldata historio ROTO Chvalovice.
Pluaj fotoj
redakti-
Preĝejo de sankta Margareto kaj Penziono Daníž
-
Kela strateto Chvalovice
-
Chvalovice, infanteria fuorto MJ-S 4 (jaro 2009)