Ciferigo

muzika notacio uzanta ciferojn por akordoj

Ciferigo (itale Basso Continuo) estas en muziknotado de la kontinua baso la ciferoj kaj signoj aldonitaj al baslinio, por montri supravoĉojn situantaj super tiu. Ĉi tiujn supravoĉojn ĝeneralbas-ludanto devas ludi kiel harmonia-akorda kompletigo de la basvoĉo.

La recitativo kiu malfermiĝas el la kantato "La trompita amanto" de Nicolas Bernier. La malsupra linio en ĉiu paro de vicoj estas la kontinua linio.

Ĉe ĝeneralbas-ciferigo temas pri nura interval-notado, kies ciferoj indikas la intervaldistancojn de la supravoĉoj al la basvoĉo. Dum kiam ĝenerabaso rigardas ĉiun sonon nur ekde sia bas-tono kaj nomas laŭ la intervaloj, kiujn havas la supravoĉoj rilate al baso, la akordscienco rigardas sonon ekde ĝia toniko, kiu neniakaze ĉiam devas situi en baso. La kono de la toniko en ĝeneralbaso tamen fakte estas sensignifa.

Ekzemploj kaj apartaj reguloj:

Simbolo Signifo
Trisonoj:
(neniu simbolo) Se al bas-tono neniu simbolo estas aldonita, oni kompletigas principe tercion (3) kaj kvinton (5), tiel ke ekestas trisono en baza pozicio
Alteraciiloj kiel dieso, bemolo kaj bekvadrato staras aŭ sole, rilatantaj tiam principe sur la tercio super la bas-tono aŭ lige kun ciferoj, rilatantaj tiam sur tiuj ĉi. Sen alteraciilo oni ludas gamapartenajn intervalojn. Anstataŭ # oni ankaŭ povas trastreki la ciferojn, por indiki duontonan alteracion.
5 5 postulas la memkompreneblan) kvinton super bas-tono. Oni uzas la signon, se ĉi tiu kvinto alteraciendas aŭ estas antaŭmetita.
6 6 indikas, ke al memkomprenebla tercio (3) oni nun kompletigas per seksto anstataŭ per kvinto (5) super la bas-tono, tiel ke ekestas t.n. sekstakordo ("tercio-seksto-akordo"). Ĉi tiun sekstakordon la akordoscienco rigardas kiel 1-a 1 invertado de trisono, je kiu la tercitono estas en la baso.
6
4
4 kaj 6 indikas, ke anstataŭ tercio kaj kvinto nun eksonu kvarto kaj seksto super la bas-tono. Tio ĉi povas esti en la formo de kvart-seksto-apoĝaturo, de kvart-seksto-ŝango aŭ de memstara kvart-seksto-akordo. La akordoscienco rigardas la kvart-seksto-akordon kiel 2-a invertado de trisono, je kiu kvintotono situas en baso.
Kvarsonoj:
7 7 indikas, ke aldone al la memkompreneblaj intervaloj tercio kaj kvinto ankaŭ eksonu septimo, tiel ke ekestas septimakordo en baza pozicio.
6
5
5 kaj 6 indikas, ke aldone al la memkompreneblaj tercio krome eksonu kvinto kaj seksto. La akordscienco rigardas la ekestantan kvint-seksto-akordon kiel 1-a invertado de kvarsono, je kiu la terciotono situas en baso.
4
3
3 kaj 4 indikas, ke samtempe eksonu tercio, kvarto kaj seksto kun la bas-tono. La akordscienco rigardas la ekestantan terci-kvarto-akordon (terci-kvart-seksto-akordon) kiel 2-a invertado de kvarsono, je kiu la kvintotono situas en baso.
2 2 indikas, ke super la bas-tono ludendas sekundo, kvarto kaj seksto. La akordscienco rigardas la ekestantan sekundakordon ("sekund-kvart-seksto-akordon") kiel 3-a invertado de kvarsono, je kiu la septimtono situas en baso.
Cetere:
4 4 indikas, ke anstataŭ tercio oni ludu la kvarton super la bas-tono kun la kvinto. Plej ofte la kvarto formas apoĝaturon dissolvantan en tercion, kion oni ciferigas kiel "4-3".
5
2
2 kaj 5 indikas, ke anstataŭ tercio kaj kvinto nun eksonu sekundo kaj kvinto super la bas-tono. Plejoftakaze la baso post tio paŝas sekunddistance malsupren kaj tiam portas super si sekstakordon je neŝanĝitaj supravoĉoj, tiel ke akordoscienco interpretas ĉi tiun sonligon kiel kvartapoĝaturo en baso.
Horizontala steko indikas, ke la supravoĉoj ne ŝanĝiĝas, sed restas sur la antaŭa harmonio.
0 aŭ t. s. tasto solo signifas, ke ne eksonu akordoj, sed nur la basvoĉo, eventuale en unusono en la pli alta oktavo.
Melodio de la malfermo de "Thy Hand, Belinda" de Henry Purcell, Dido and Aeneas (1689) kun figurita baso malsupre (Pri tiu ĉi sono ludu, Pri tiu ĉi sono ludu kun figurita basrealigo).