Grizbruna serpentaglo
La Grizbruna serpentaglo (Circaetus cinerascens) estas granda rabobirdo de Afriko de la familio de Akcipitredoj. Ĝi estas grizbruna afrika rabobirdo kun mallonga vosto kaj granda kapo; el la griza koloro devenas la latina scienca nomo (cindra). Junuloj havas pli palajn kaj brunajn suprajn partojn ol plenkreskuloj, kun blankabordaj plumoj. Kapo, kolo kaj brusto estas malhele striecaj. La subaj partoj estas blankaj kun helbruna strieco, ĉefe en ventro kaj femuroj. Subplenkreskuloj povas esti malhelgrizbrunaj sen strieco en subaj partoj. Okuloj kaj kruroj estas flavaj.
Grizbruna serpentaglo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Circaetus cinerascens (von Müller, 1851) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
Habitato
redaktiLa Grizbruna serpentaglo loĝas en arbaroj, ĉefe ĉeriveraj, sed ili evitas densajn arbarojn kaj ĝangalojn.
Kutimaro
redaktiLa Grizbruna serpentaglo ĉefe ĉasas serpentojn, sed ankaŭ aliajn malgrandajn vertebrulojn, gvatinte el ripozejo. Ili falas de tie al trunko, foliaro aŭ grundo. Tiu specio estas solema birdo, kaj tre sekretema. Pro la malnomada vivostilo (loĝantaj birdoj), ili estas ofte detektataj nur pro siaj alvokoj. Ili havas krestecajn brustojn.
Geografia teritorio
redaktiIli troviĝas en Afriko en la nordaj tropikoj el Senegalio kaj Gambio orienten al Etiopio kaj suden al suda Angolo kaj Zimbabvo, ĉefe okcidente de la orienta Granda Rifto, sed forestas el la okcidentaj ekvatoraj arbaroj de malaltaj teroj. Ili loĝas en arbaroj kaj arbarbordoj. Tiu estas nekomuna birdospecio kiu estas ofte malfacile videbla. Ties distribuado estas makuleca kaj vundebla al habitatoperdo de la preferataj ĉeriveraj arbaroj. Ili manĝas ĉefe reptiliojn kaj amfibiojn kiujn ili kaptas ĉu surgrunde aŭ en arboj.
Flugmaniero
redaktiLa Grizbruna serpentaglo foje altiĝas por ŝvebi, dum ĝi elsendas siajn alvokojn. Ili krias altatonan kaj laŭtan 'kok-kok-kok-kok-kok'.
Reproduktado
redaktiLa Grizbruna serpentaglo nestas inter grimpoplantoj kaj foliaro. La Grizbruna serpentaglo faras novan neston ĉiujare. Ili konstruas malgrandan neston el bastonetoj, bone kaŝita en vegetaĵaro. La ino demetas ununuran ovon. Kovado povas daŭri el 35 al 55 tagoj, ĉefe fare de la ino. Elnestiĝo okazas post 10 al 15 semajnoj.
Fonto
redakti- BirdLife International 2004. Circaetus cinerascens. 2006 IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj. Elŝutita la 24an de julio de 2007.
Referencoj
redakti- Bouglouan, Nicole. "Western Banded Snake Eagle." http://www.oiseaux.net. 2 July 2008 . Ecopains d'abord. 25 Feb. 2008 <http://www.oiseaux.net/birds/western.banded.snake-eagle.html>.
- Sinclair, Ian, and Phil Hockey. The Larger Illustrated Guide to Birds of Southern Africa. Princeton University Press, July 24, 1995.