Civitates orbis terrarum

(Alidirektita el Civitates Orbis Terrarum)

Civitates Orbis Terrarum (urboj de tutmondaj teroj) estis eldona projekto planita kiel komplemento al la tutmonda atlaso de Abraham Ortelius, Theatrum Orbis Terrarum (1570), kiu iĝis la plej kompleta kolekto de panoramaj vidaĵoj, mapoj kaj tekstaj komentoj pri urboj publikita dum la Moderna Epoko.

Civitates orbis terrarum
skribita verko • atlaso
Aŭtoroj
Aŭtoro Georg Braun
Lingvoj
Lingvo latina lingvo
Eldonado
Eldondato 1572
Ĝenro atlaso
vdr
Bildo de Barcelono en la "Civitates Orbis Terrarum".

Multaj informantoj, desegnistoj kaj kunlaborantoj formis teamon estrita de Georg Braun (1541-1622), pastro de la Katedralo de Kolonjo, ĉefa pelanto kaj ĝenerala kunordiganto de la verko. La originaj desegnoj estis faritaj de diversaj aŭtoroj, inter kiuj menciindas Joris Hoefnagel (konata ankaŭ kiel Georg Hoefnagel aŭ Hufnagel), flandra artisto kiu veturis multajn landojn por komponi siajn vidaĵojn. La gravuristo Franz Hogenberg zorgis pri la realigo de la plej granda parto de la plakoj por la stampado. La latinlingvaj tekstoj kiuj akompanas la bildojn, grandparte estis verkitaj de la propra Braun mem, kaj estas ĉefe priskribaj kaj aludas al historio, geografio kaj al sociaj kaj ekonomiaj aspektoj de ĉiu urbo. La verko publikiĝis en ses volumoj, kiuj aperis en sinsekvaj jaroj (1572, 1575, 1581, 1588, 1598 y 1617), kaj estis represita kaj reeldonita ofte en diversaj landoj.