Clam-Gallas-palaco
La Clam-Gallas-palaco (strato "Husova" n-ro 158/20) estas unu el la plej belaj profanaj barokkonstruaĵoj (1713-1719) en Prago, verko de la viena arkitekto Johann Bernhard Fischer von Erlach. La skulptaĵoj devenas de Matyáš Braun. En la niĉo de la placmuro, troviĝanta sur la placo de d-ro V. Vacek, estas fontano kun personigo de la rivero Vultavo kiel juna knabino, skulptita de V. Prachner (1812). La palaco entenas nuntempe la arkivon de la urbo Prago.
Clam-Gallas-palaco | |||
---|---|---|---|
Clam-Gallasův palác | |||
palaco | |||
Bazaj datoj | |||
Konstrustilo | baroka arkitekturo • Baroko vd | ||
Arkitekto | Johann Bernhard Fischer von Erlach vd | ||
Lando | Ĉeĥio vd | ||
Situo | Malnova Urbo | ||
Adreso | Husova 158/20 | ||
Situanta sur | Husova • Mariánské náměstí • Linhartská | ||
Situo | |||
Geografia situo | 50° 5′ 12″ N, 14° 25′ 5″ O (mapo)50.08655214.418139Koordinatoj: 50° 5′ 12″ N, 14° 25′ 5″ O (mapo) | ||
| |||
Posedata de | Prago • Johann Wenzel von Gallas • Q13427244 vd | ||