Claudio Marchisio (prononco [ˈklaudjo marˈkizjo]) estas itala futbalisto. Li naskiĝis la  19-an de januaro 1986(nun 1986-01-19) en Torino, do nun estas 38-jara. Ekde la jaro 2006 li profesie ludas futbalon en la unua vira teamo de la klubo Juventus Torino kaj antaŭe jam ekde la jaro 1993, do sepjara, estis en ties junulaj teamoj.

Claudio Marchisio
Persona informo
Aliaj nomoj Il Principino ("El Princepet")
Naskiĝo 19-an de januaro 1986 (1986-01-19) (38-jaraĝa)
en Torino
Lingvoj itala
Ŝtataneco Italio
Infanoj 2
Okupo
Okupo futbalisto
TTT
Retejo http://claudiomarchisio.it/
vdr
Claudio Marchisio

Krome Claudio Marchisio ekde la jaro 2009 estas membro de la itala nacia teamo de futbalo. Kadre de ĝi li kunkonkuris pri la Futbala Mondpokalo 2010, kie la teamo ne aparte sukcesis, sed ankaŭ pri la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2012, en kiu ĝi atingis la duan pozicion. Antaŭ membriĝo en la vira nacia teamo, li jam laŭ koncerna aĝo membris en la nacia teamo de sub-20-jaruloj kaj de sub-21-jaruloj.