Clethra alnifolia
![]() | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
„Clethra alnifolia“
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Alnofolia kletro (“Clethra alnifolia”) estas plantospecio el la familio de la Kletracoj (Clethraceae). Ĝi estas disvastigita en orienta Nordameriko de suda Nov-Skotio kaj Majno ĝis la norda Florido kaj okcidenten ĝis orienta Teksaso.
PriskriboRedakti
Vegetativaj karakterizaĵojRedakti
La alnofolia kletro estas decidua arbusto, kiu atingas kreskoalton de 1,5 ĝis 3 metroj. La folioj estas alternestarantaj: La foliplato havas longecon de 4 ĝis 10 centimetroj kaj segildentan randon. La folioj ricevas en aŭtuno orflavan koloron.
Generativaj karakterizaĵojRedakti
La arbusto floras depende de la kultivaro en la malfrua somero. La floraroj estas 15 cm longaj kaj 2 cm larĝaj grapoloj. La floroj estas blankaj ĝis rozekoloraj. La floroj odoras dolĉe kaj iom malagrable. La planto havas kapsulfruktojn.
EkologioRedakti
Burdoj polenigas la florojn.
Kondiĉoj de la kreskejoRedakti
Alnofoliaj kletroj kreskas en humidaj arbaroj, en humidaj arealoj, kiel marĉoj kaj laŭlonge de arbaraj riveretoj. La planto preferas neŭtralajn ĝis acidajn grundojn. La populacio en Nov-Skotio estas malgranda kaj endanĝerigita.
TaksonomioRedakti
La unua publikigo de „Clethra alnifolia“ faris Carl von Linné. Sinonimoj estas: „Clethra angustifolia“ RAF. NOM. ILLEG., „Clethra bracteata“ RAF., „Clethra dentata“ AITON, „Clethra incana“ PERS. NOM. ILLEG., „Clethra paniculata“ AITON, „Clethra pubescens“ WILLD., „Clethra pumila“ RAF., „Clethra tomentosa“ LAM.
UzadoRedakti
La alnofolia kletro estas uzata en naturĝardenoj aŭ plantitaj laŭlonge de riveretoj kaj lagetoj por pretekti kontraŭ erozio. Ekzistas pluraj kultivaroj, ekzemple ‚September Beauty‘, ‚Ruby Spice‘ kaj ‚Hummingbird‘.