Colcultura estis la mallonga nomo de la Instituto Colombiano de Cultura ("Kolombia Instituto por Kulturo"), organizaĵo kreita far la nacia kolombia registaro en 1968 por direkti la oficialan agadon de la ŝtato en la kultura kampo, kaj kiel peranto tiufaka inter la ŝtato kaj la civitanoj.[1]

Colcultura
registara organizaĵo
Lando(j) Kolombio vd
Sidejo Bogoto
vdr

La Instituto dependis de la kolombia Nacia Ministrejo pri Edukado, kaj estis respondeca pri konservado, defendado kaj disvastigado de la popolkulturo kaj la kultura heredaĵo arkeologia, historia kaj arta de Kolombio. Ĝi ankaŭ celis stimuli la sciencan esploradon, legemon en la popolo, kaj la disvastigadon de libroj, publikaj bibliotekoj, kulturdomoj, kaj muzeoj. Ĝi helpis la regionajn registarojn de la lando por starigi proprajn kulturplanojn.

En la jaro 1997 la kolombia registaro anstataŭis ĉi tiun instituton per la kreo de la Nacia Ministrejo pri Kulturo. Jam en ministra rango, la ŝtata kultura agado povis ekhavi pli da povo kaj amplekso por atenti la ceterajn kulturajn flankojn, ekzemple: etnaj grupoj, junularo, kaj kino-produktado (ĉi-lasta ankaŭ antaŭe estis prizorgata per aparta organizaĵo nomata Focine).

Referencoj redakti

  1. DECRETO NÚMERO 994 DE 1968(junio 10) por el cual se adoptan los estatutos del Instituto Colombiano de Cultura. Ministerio de Educación (1969-06-28). Arkivita el la originalo je 2016-09-30. Alirita 2016-09-30.