Colin S. Beckford estas sudafrika esperantisto, kiu vivas en Kaburbo. Ekde la jaro 1983, do ĝis nun en la oficperiodoj 1983-1986, 1986-1989, 1989-1992, 1992-1995, 1995-1998, 1998-2001, 2001-2004, 2004-2007, 2007-2010, 2010-2013 kaj aktuale 2013-2016, li nome de Esperanto-Asocio de Suda Afriko estas observanto en la komitato de Universala Esperanto-Asocio.[1] Krome li ekde multaj jaroj funkcias kiel estrarano de la sudafrika Landa Asocio de UEA, interalie kiel kasisto.[2]

Colin S. Beckford
Persona informo
Lingvoj Esperanto
Nacieco sudafrika
Ŝtataneco Sud-Afriko
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Referencoj redakti