Belkola palumbo
La Belkola palumbo (Columba pulchricollis) estas birdospecio de la familio de Kolombedoj, Columbidae, kiu estas loĝanta en moderklimataj arbaroj de Sudorienta Azio.
Belkola palumbo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
Priskribo
redaktiTiu kolombo estas ĝenerale griza, kun pli malhelaj flugiloj kaj vosto, mezmalhela kolo kaj brusto, mezhelaj subaj partoj kaj pli hela kapo. Tre rimarkinda trajto estas la punkteca malantaŭa kolo, kio nomas la specion ankaŭ en la latinlingva scienca nomo.
Distribuado kaj habitato
redaktiLa Belkola palumbo havas ampleksan teritorion tra tuta Sudorienta Azio, trovebla en Butano, norda Barato, suda Tibeto, suda Ĉinio, norda Laoso, norda al meza Birmo, norda Tajlando, kaj Tajvano. Kvankam la tutmonda populacio estas nekonata, la populacio de Tajvano estis ĉirkaŭkalkulita en iom inter 10 000 kaj 100 000 reproduktaj paroj.[1]
Nestumado
redaktiLa ino demetas kutime nur unu blankan ovon, kvankam ankaŭ du ovoj estis foje registritaj. Tiu kolombo kovas siajn ovojn dum proksimume 21–23 tagoj. Junaj birdoj elnestiĝas 28 tagojn post eloviĝo.[1]
Referencoj
redakti- ↑ 1,0 1,1 Ashy wood pigeon. International Dove Society. Arkivita el la originalo je 2018-06-11. Alirita 29a de Januaro 2016.
Literaturo
redakti- Gibbs, Barnes kaj Cox, Pigeons and Doves (Pica Press 2001) (ISBN 1-873403-60-7)