Conan the Barbarian (filmo)

filmo de 1982 kun Arnold Schwarzenegger

Conan the Barbarian (Konan la barbarulo) estas usona filmo de 1982 reĝisorita de John Milius. La filmo rakontas la historion de barbarulo nomita Konan kiu serĉas revenĝon pro la morto de siaj gepatroj fare de Thulsa Doom, la estro de sekto kiu adoras serpentojn. La historio estas bazita sur la rakontoj de Robert E. Howard, pri samnoma rolulo kaj la etoso de glavo kaj sorĉado.​ La protagonista roloj estas ludataj de Arnold Schwarzenegger kaj James Earl Jones.

Conan the Barbarian
filmo
Originala titolo Conan the Barbarian
Originala lingvo angla lingvo
Kina aperdato 14 maj. 1982, 25 aŭg. 1982, 2 apr. 1982, 1982
Ĝenro agfilmo, fantasta filmo, filmo bazita de literatura verko, aventura filmo
Kameraado Duke Callaghan
Reĝisoro(j) John Milius
Produktisto(j) Dino De Laurentiis • Raffaella De Laurentiis
Scenaro Oliver Stone • John Milius
Filmita en Hispanio • Almerio • Alkazabo de Almerio
Muziko de Basil Poledouris
Rolantoj Arnold Schwarzenegger • James Earl Jones • Max von Sydow • Sandahl Bergman • Mako Iwamatsu • Jack Taylor • Jorge Sanz • Ben Davidson • Cassandra Gava • Gerry Lopez • Valérie Quennessen • William Smith • Franco Columbu • Luis Barboo • Ron Cobb • Sven-Ole Thorsen • John Milius • Donald Gibb • Nadiuska
Produktinta firmao 20th Century Studios 
Dino De Laurentiis Corporation 
Universal Studios
Honorigoj Saturn Award for Best Actress
IMDb
vdr

Intrigo redakti

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Tuj post lia patro konfesas al li la «sekreton de la ŝtalo» kaj la gravon de tiu por la popolo kimeria, ĉe la fabrikado de grandioza glavo, la familio de Konan estas masakrita kun la tuta vilaĝo; ankaŭ la glavon prenas la venkinto, kiu detruis la vilaĝon dum la rabado. La infanojn oni vendis kiel sklavoj kaj Konan estas katenita dum jaroj al enorma radego. Li kapablas movi la radegon pere de sia eksterordinara forto kiun li ekhavis pere de tiu ekzercado. Aĉetita de gladiatorestro, Konan venkas ĉiujn batalojn, pere de sia forto kaj de armiltrejnado. Liberigita, li savas ŝteliston, Subotai, kaj trairas la mondon kun li serĉe de revenĝo.

Ambaŭ renkontas Valeria, aventurulino, kaj la triopo ŝtelvenas al turo de la mistera sekto mortiginte la gigantan serpenton gardistan de la loko. Konan tiam malkovras, ke Thulsa Doom, la sektestro, estas kiu detruis sian vilaĝon. Doom estis kaptinta en sia rabado la filinon de la reĝo Osric, kiu promesas al la triopo fortan rekompencon se ili revenigas ŝin. Valeria kaj Subotai proponas gardi la monon donitan de Osric kaj fuĝi, sed Konan deziras ĉefe la revenĝon: rezignante pri la amo de Valeria kaj pri la amikeco de Subotai, li lasas ilin por serĉi Doom. Konan alvenas ĝis lia templo, nome la povomonto, sed li estas kaptita kaj krucumita sur «la arbo de la malfeliĉo», post Doom klarigis, ke la povo sur la karno estas pli grava ol la povo sur la ŝtalo.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Geaktoraro kaj roluloj redakti

  • Arnold Schwarzenegger, Konan
  • James Earl Jones, Thulsa Doom
  • Max von Sydow, Reĝo Osric
  • Sandahl Bergman, Valeria
  • Ben Davidson, Rexor
  • Cassandra Gava, sorĉistino
  • Gerry López, Subotai
  • Makoto Iwamatsu / Mako, Magiisto Akiro / rakontisto
  • Valérie Quennessen, princino Jasimina
  • William Smith, patrino de Konan
  • Franco Columbu, esploristo pikta
  • Jack Taylor, pastro
  • Sven Ole Thorsen, Thorgrim
  • Nadiuska, patrino de Conan
  • Jorge Sanz, Konan infano

Informaro redakti

Plimulton de eksteraj scenoj oni filmis en diversaj lokoj de Hispanio.

La filmo ricevis plurajn premiojn en internaciaj festivaloj.