Condemios de Abajo
Condemios de Abajo [kondeMIos de aBAĥo] estas municipo en Hispanio, en la aŭtonoma komunumo, do regiono Kastilio-Manĉo kaj la provinco Gvadalaĥaro. Laŭ la stato de 2023 en la municipo vivis 12 loĝantoj sur areo de 12 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 1 loĝantoj/km². La loĝantoj nomiĝas condemienses.
Condemios de Abajo | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Administrado | |||
Lando | Hispanio | ||
Regiono | Kastilio-Manĉo | ||
Provinco | Gvadalaĥaro | ||
Komarko | Montaro de Gvadalaĥaro | ||
Poŝtkodo | 19275 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 12 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 1 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 41° 13′ N, 3° 6′ U (mapo)41.219444444444-3.1061111111111Koordinatoj: 41° 13′ N, 3° 6′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 1 316 m [+] | ||
Areo | 12 km² (1 200 ha) [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Condemios de Abajo [+] | |||
Situo
redaktiCondemios de Abajo situas en la nordorienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarko montaro de Gvadalaĥaro en la nord-okcidenta parto de la provinco Gvadalaĥaro, je altitudo de 1,316 m super marnivelo; je 117 km el Gvadalaĥaro, la provinca ĉefurbo. La geografiaj koordinatoj estas 41°13′10″N 3°06′22″Ok. Najbaras la municipoj Albendiego, Condemios de Arriba kaj Campisábalos.
Historio
redaktiLa historio estas komuna por Condemios de Abajo kaj Condemios de Arriba, ĉar ili havis komunan destinon. Ili apartenis post la reconquista al teritorio Común de Atienza kaj poste ili formis parton de la senjorio de Miedes, dum kelkaj jarcentoj en la povo de la familio de Infantado.
Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis el pinto en 1950 al 12 en 2023, tio estis oni perdis loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Condemios de Abajo, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro ĉefe dum la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj, kaj ankaŭ ĉe Condemios de Abajo kie oni falis al 16 lokuloj en 2016 kaj al 12 en 2023.
Ekonomio
redaktiAgrikulturo kaj brutobredado tradicie. Servoj kaj loĝejoj.