Condenados a vivir

romano de José María Gironella

Condenados a vivir (Kondamnitoj al vivo) estas riverromano de José María Gironella verkita inter 1967 kaj 1971. Ĝi ricevis la Premion Planeta en 1971 kaj ankaŭ en 1971 publikiĝis.

Condenados a vivir
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Josep Maria Gironella
Lingvoj
Eldonado
Eldondato 1967
Honorigoj Premio Planeta
vdr

Intrigo

redakti
Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

La intrigo de la romano temas pri du burĝaj familioj en Barcelono el la fino de la enlanda milito ĝis la 1960-aj jaroj. La romano estas strukturita en kvar partoj, sed la kerno de la intrigo disvolviĝas tuj postmilite, je la generacio de la gepatroj, kaj en la jaroj de ekonomia pliboniĝo de la 1960-aj jaroj, je la generacio de la filoj.

Unua generacio

redakti

Je la konkero de Barcelono fare de la frankisma armeo, Juan Vega, andaluza provizora oficiro kaj arkitekto, malkovras la urbon. Rogelio Ventura, kiu suferis respublikan subpremadon, startas karieron de konstruisto kaj loĝejvendisto. Tiukadre konstruisto kaj arkitekto amikiĝas kaj kunlaboras profesie. La romano rakontas la prosperon de ambaŭ roluloj: Juan -pli modera- kaj profesie kapabla kaj Rogelio -pli intensa- kaj entreprenema senskrupula. Tiukadre ambaŭ edziĝas al virinoj de la kataluna burĝaro. La geedzeco de Rogelio kun emocia Rosy rezultas en familio de novaj riĉuloj. Tiu de Juan kun pli intelekta Margot rezultas en familio mezburĝa, pli klera kaj eĉ iom bohemieca.

Dua generacio

redakti

Oni saltas al la adolesko de la filoj, fine de la 1950-aj jaroj aŭ komence de 1960-aj jaroj, kun intrigo centrita en la filo de Vega, Laureano, kaj de Ventura, Pedro, rilataj kadre de junula amikaro. Cele al montrado de generacia konflikto, Pedro, la filo de la koruptebla konstruisto, montras grandajn intelektajn ambiciojn; dum Laureano, filo de brila pianistino, ekkarieras kiel popola artisto. La krizo de la historio alvenas ĉe akcidento en unu de la dancejoj de Rogelio, meze de ludado de Laureano kun ĉeesto de la familioj. La tragika akcidento, okazigita pro la neprudenta agado de Rogelio, kondukas al lia memmortigo, la persona plifortigo de Pedro kaj al granda persona krizo de Laureano, kies arta kariero ekdekadencas.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.