José María Gironella

hispana verkisto

José María GIRONELLA Pous (Darníus, provinco Ĝirono, 31a de decembro 1917 - Arenys de Mar, provinco Barcelono, 3a de januaro 2003)​ estis hispana verkisto, ricevinto de la premio Nadal, la premio Planeta, la Nacia Premio de Literaturo kaj la premio Ateneo de Sevilla. Li famis per sia trilogio pri la Hispana Enlanda Milito: Los cipreses creen en Dios (1953), Un millón de muertos (1961) kaj Ha estallado la paz (1966).

José María Gironella
Persona informo
Naskonomo Josep Maria Gironella i Pous
Naskiĝo 31-an de decembro 1917 (1917-12-31)
en Darnius
Morto 3-an de januaro 2003 (2003-01-03) (85-jaraĝa)
en Arenys de Mar
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per apopleksio vd
Lingvoj hispanakataluna vd
Ŝtataneco Hispanio vd
Profesio
Okupo verkisto • requeté soldier vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Juna li studis en seminario kaj poste plenumis diversajn metiojn. Dum la milito, li aliĝis al la frankisma tendaro. Post la milito li kunlaboris kun diversaj ĵurnaloj. En 1945 li publikigis sian unuan poezian libron. En 1946 li ricevis la premion Nadal, sed lia romano ne sukcesis. Ekde la komenco de la 1950-aj jaroj li ekverkis en Parizo la trilogion pri la milito, fokuse en familio Alvear el Ĝirono: la unua romano temas pri antaŭmilito, la dua pri la milito kaj la tria pri postmilito. En tiu epoko nur la frankisman vidpunkton oni aprobis, kaj la versio de Gironella estis propagandigita kiel intencita neŭtrala objektiva rigardo, evidente ne kontraŭante la ĉeftendencan sintenon aprobeblan de frankisma cenzuro. Poste la geedzoj veturis al Florenco. Laŭlonge de la 1960-aj jaroj li suferis deprimon kaj veturis tra tre diversaj landoj. Tio rezultis en la verkado de vojaĝlibroj.

Verkoj redakti

  • Ha llegado el invierno y tú no estás aquí (poezio, 1945)
  • Un hombre (romano, 1946, premio Nadal)
  • La marea (romano, 1948)
  • Los cipreses creen en Dios (romano, 1953, Nacia Premio de Literaturo)
  • Los fantasmas de mi cerebro (1958)
  • Un millón de muertos (romano, 1961)
  • Mujer, levántate y anda (romano, 1962)
  • Personas, ideas, mares (vojaĝoj, 1963)
  • El Japón y su duende (vojaĝoj, 1964)
  • Todos somos fugitivos (eseoj, 1965)
  • China, lágrima innumerable (1965)
  • Ha estallado la paz (romano, 1966)
  • Gritos del mar (artikoloj, 1967)
  • En Asia se muere bajo las estrellas (1968)
  • 100 españoles y Dios (1969)
  • Gritos de la tierra (1970)
  • Condenados a vivir (romano, 1971, Premio Planeta)
  • El Mediterráneo es un hombre disfrazado de mar (1974)
  • El escándalo de Tierra Santa (1978)
  • Carta a mi padre muerto (1978)
  • 100 españoles y Franco (1979)
  • Mundo tierno, mundo cruel (1981)
  • El escándalo del Islam (1982)
  • Cita en el cementerio (1983)
  • Los hombres lloran solos (1986)
  • La duda inquietante (novela, 1988, Premio Ateneo de Sevilo)
  • Jerusalén de los evangelios (1989)
  • A la sombra de Chopin (1990)
  • Yo, Mahoma (1992)
  • Carta a mi madre muerta (1992)
  • Nuevos 100 españoles y Dios (1994)
  • El corazón alberga muchas sombras (1995)
  • Se hace camino al andar (1997)
  • Las pequeñas cosas de Dios (1999)
  • El apocalipsis (2001)
  • Por amor a la verdad (2003)

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo José María Gironella en la hispana Vikipedio.