Congostrina
Congostrina estas municipo de Hispanio, en la Provinco Gvadalaĥaro, regiono de Kastilio-Manĉo.
Congostrina | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Lando | Hispanio | ||
Regiono | Kastilio-Manĉo | ||
Provinco | Gvadalaĥaro | ||
Poŝtkodo | 19243 | ||
Retpaĝaro | [] | ||
Politiko | |||
Urbestro | Faustino Segoviano Atienza (PP) | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 13 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 0,73 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 41° 2′ N, 2° 59′ U (mapo)41.038333333333-2.9844444444444Koordinatoj: 41° 2′ N, 2° 59′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 1 018 m [+] | ||
Areo | 26,04 km² | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Congostrina [+] | |||
Loĝantoj redakti
La censita loĝantaro en 2016 estis de 19 loĝantoj kaj la denseco estas de 0,73 loĝ/km².
Situo redakti
Congostrina situas en la nordorienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarko aŭ distrikto Montaro de Gvadalaĥaro en la nord-okcidenta parto de la Provinco Gvadalaĥaro, je altitudo de 1018 m super marnivelo; je 61 km el Gvadalaĥaro, provinca ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 26,04 km². La geografiaj koordinatoj estas 41°02′18″N 2°59′04″Ok.
Historio redakti
La preĝejo, konata kiel de la Asunción (Ĉieliro), estis konstruita en la 16-a jarcento sur la ruinoj de antaŭa preĝejo.
Dum la Hispana Enlanda Milito, en la municipo estis konsignitaj maŭraj trupoj de la frankisma armeo.
La vilaĝo estas menciita en la unua paragrafo de la libro El Jarama, de Rafael Sánchez Ferlosio.
Demografio redakti
Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis el pinto en 1950 al 19, tio estis oni perdis loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Congostrina, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro ĉefe dum la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj, kaj ankaŭ ĉe Congostrina kie oni falis al la nunaj 19.
1991 | 1996 | 2001 | 2004 | 2007 | 2013 | 2015 | ||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
55 | 43 | 41 | 48 | 53 | 26 | 21 |
Ekonomio redakti
Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Servoj kaj loĝejoj.