Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Coto vedado (Prohibita ĉasrezervejo) estas verko de 1985 de la hispana verkisto Juan Goytisolo. La libro estis publikigita de la Eldonejo Seix Barral en 1985 post la absoluta famiĝo de la verkisto por la publiko ene de Hispanio kaj post la definitiva starigo de la Hispana transiro al demokratio, kiam li povis jam senprobleme loĝi en Hispanio, sed li preferis ankoraŭ vivi inter Parizo kaj Marakeŝo, anstataŭ reveni al la lando.

Coto vedado
libro
Aŭtoroj
Lingvoj
Eldonado
vdr
Juan Goytisolo, aŭtoro de Coto vedado.

La libro estas rakonta memoraro pri la propra vivo de la verkisto. Parto el tiu materialo jam estis aperinta literaturigita en kelkaj el liaj antaŭaj romanoj kaj ĉefe en Señas de identidad. La strukturo konsistas en rektaj rakontoj de memoritaj epizodoj inter kiuj oni intermetas pli mallongajn tekstetojn kiuj meditadas pri la faro mem rememoradi kaj esprimi sentojn aŭ pri la propra epizodo ĵus rakontita. Tiele la enhavopriskribo suba limiĝas al ĝeneralaj linioj de la rakonto.

Enhavo redakti

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.
  • Meditado pri la antaŭuloj kiuj riĉiĝis danke al sklaveco de kubaj laboristoj en la industrio de sukero dum la fino de la 19a jarcento. Setlado de eŭskdevena familio en Katalunio.
  • Branĉo de la familio jam setlita en Katalunio kaj diferenco inter la katalunisma familio de la patrino kaj la hispanisma dekstrema familio de la patro.
  • Priskribo de fotoj de tiu epoko.
  • Rigardo al la Hispana Enlanda Milito el la vidpunkto de infano. Malsano de la patro, morto de la patrino dum bombardado. Malsato. Malalta konsidero al la malsana patro.
  • Alveno de frankistoj kaj sekva venko de la partio de lia patro kaj samfamilianoj.
  • Malemo al la lernejo, ties etoso, samklasanoj ktp.
  • Seksa ĉikanado fare de lia patrinflanka avo. Monrabado al la avino, kiu demenciĝas. Rilato de adoleska kresko ankaŭ al aliaj samfamilianoj.
  • Unuaj legaĵoj, sed ne de hispanaj klasikuloj, kio venos poste.
  • Masturbado kaj desdegno al la furiozaj malpermesoj fare de religiuloj. Samklasanoj en mezlernejo.
  • Morto de la avo, la patro kaj la servistino Julia aŭ Eulalia. Malplena hejmo.
  • Komenco en universitato. Rutineca kaj malhela etoso diktatura. Unuaj konatuloj kaj intelekta ekkariero en Juro kaj Beletroj.
  • Unuaj gravaj legaĵoj. Unuaj veraj amikoj: Mariano. Deflankigo de la seriozaj studoj por koncentriĝo al literaturo.
  • Babilrondo el kiu unu partoprenanto montriĝas samseksema: oni forigas lin kaj la babilrondo dissolviĝas.
  • Unuaj klopodoj publikigi.
  • Unua translokigo al Madrido pro familia negoco. Unuaj kontaktoj kun diboĉado kaj stratumado, kun kolombianoj.
  • Ebria li intervenas en unua samseksema alproksimiĝo: por apartiĝi el tio, unuaj spertoj kun virinoj, fakte ĉiesulinoj.
  • Reveno al Barcelono. Alproksimiĝo al malaltaj etosoj.
  • Konfesoj pri malklara (ĉu heterodoksa?) sekseco.
  • Alveno al Parizo, bohemia vivo, seniluziiĝo je komunisma mitingo. Ekonomiaj malfacilaĵoj ĝis malsato.
  • Juego de manos ne ricevis la premion Nadal. Publikigo de Juego... kaj verkado de Duelo en el paraíso.
  • Rilato kun la eldona kaj verkista etosoj.
  • Denove en Parizo, kontraŭfrankisma agado sed iel aparte de la komunisma influo. Sekva ĉikanado fare de la polico, jam en Hispanio.
  • Renkonto kun Monique kiu iĝos edzino. Militservo kaj rilato kun Monique kaj elveturo suden (provincoj Murcio kaj Almerio).
Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Vidu ankaŭ redakti