Craidorolț

komunumo en Rumanio

Craidorolț [krajdorolc] (hungare: Királydaróc) estas komunumo en Rumanio sudokcidente de Satu Mare. En 1910 ĝi havis 2 633 loĝantojn (hungaroj, rumanoj); en 1992 1 334 (rumanoj, 31 % da hungaroj, 3 % da germanoj), kaj laŭ la stato de 2021 en la komunumo vivis 2 130 loĝantoj sur areo de 93,52 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 23 loĝantoj/km². Ĝia unua mencio skriba estas el 1319. Ĝis la Trianona traktato de 1919 ĝi apartenis al la Hungara reĝlando kadre de la habsburga imperio Aŭstrio-Hungario kaj inter la Dua Viena Arbitracio de 1940 kaj la Ŝtatrenverso en Rumanio de 1944 apartenis al la tiutempa respubliko Hungario - en ambaŭ epokoj ĝi estis parto de la tiutempa departemento Szatmár. Apartenas al ĝi Crişeni, Eriu-Sâncrai, Satu Mic, Țeghea.

Craidorolț
Komunumo
komunumo en Rumanio
Lando  Rumanio
Distrikto distrikto Satu Mare
Alinome Királydaróc (hungare)
Iama hungara departemento Szatmár (reĝa departemento)
Situo 47° 37′ N, 22° 43′ O (mapo)47.61777777777822.711666666667Koordinatoj: 47° 37′ N, 22° 43′ O (mapo)
Craidorolț (Rumanio)
Craidorolț (Rumanio)
DMS
Map
Poŝtkodo 447105
Loĝantaro
– komunumo 2 130 (en 2021, 2188 en 2002)
– vilaĝo 1 056 (en 2011)
vdr

Famuloj redakti

En la iama Királydaróc naskiĝis hungara juristo János Vinkler.

Fontoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti