Cristóbal de Olid

Cristóbal de OLID (Kristoforo de O.) estis hispana militisto kaj esploristo, naskiĝinta en Linares, provinco Ĥaeno, en 1488 kaj mortinta en Nako (Honduro) en 1524.

Cristóbal de Olid
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1487 (1487-01-01)
en Linares (Ĥaeno)
Morto 30-an de novembro 1524 (1524-11-30) (37-jaraĝa)
en Honduro
Mortokialo senkapigo
Lingvoj hispana
Ŝtataneco Kastilio
Okupo
Okupo konkistadoromilitisto
vdr

Militkariero en Kubo kaj Meksiko redakti

En 1515 li veturis al Kubo por servi al la hispana krono sub la estreco de la guberniestro Diego de Velázquez. En 1518 li estis sendita de la guberniestro mem al la marbordo de Jukatano (Meksiko) serĉe de la ekspedicio de Juan de Grijalva, tamen li devis reveni al Santiago de Cuba pro malbona vetero, sen esti kontaktinta kun tiu ekspedicio.

En 1519 li akompanis Hernán Cortés en la konkero de Meksiko estre de unu de la ŝipoj per kiuj la hispanoj navigis el Kubo al Meksiko. Post la elŝipiĝo en Kozumelo li elstaris pro sia kuraĝo. Li montris tiun kuraĝon en la batalo de Centla kontraŭ la majaoj de la popolo de ĉontaloj, kaj en Tlakskalo kontraŭ la tlakskalanoj estritaj de Ksikohtenkatl; tuj poste li estris tiujn samajn tlakskalanojn, kiuj iĝis aliancanoj kontraŭ la ĉolulanoj, en la masakro de Ĉolulo; en la retiriĝo de la tiel nomita Trista Nokto post la batalo de Otumba. Li estis nomumita kapitano de la soldataro de Coyoacán en la sieĝo de Tenoĉtitlano. Post la konkero de tiu urbo li edziĝis al azteka princino, fratino de Moktezumo la 2-a.

En 1522 li estis sendita al la konkero de la teritorio de la aktuala subŝtato Michoacán, provinco kiun li konkeris en la nomo de Cortés. Li estis poste sendita por helpo al Juan Álvarez Chico en la provinco Kolimo, kvankam tiam tiu jam estis venkita en la batalo; alveninta Olid al Kolimo, ankaŭ li estis venkita de la armeo de la reĝo Kolimano.

La perfido redakti

En 1523 Hernán Cortés decidis antaŭi al Gil González Dávila en la konkero de Honduro kaj por tio li komisiis Pedro de Alvarado al surtera ekspedicio, dum Olid ricevis la estrecon de alia ekspedicio, tiu mara. Por provizii kaj rekruti homojn por la ekspedicio, Olid translokiĝis al Kubo kaj perfidis Cortés interkonsente kun Diego de Velázquez (klara malamiko de Cortés), kiu promesis al li nomumon de guberniestro de Honduro se li venis denove al liaj ordonoj.

En Honduro li fondis la vilaĝon kiu poste estis nomita Triunfo de la Cruz kaj iĝis iel regionestro. La respondo de Cortés tuj alvenis, ĉar li sendis kontraŭ li ŝipan ekspedicion estre de sia kuzo Francisco de las Casas. Olid sukcesis kapti kaj González Dávila kaj de las Casas, ambaŭ partianoj de Cortés. En momento de surprizo González Dávila kaj de las Casas sukcesis vundi Olid, kiu fuĝis tro vundita. Li estis kaptita la venontan tagon. Aliginte al Cortés la homojn kiuj estis akompanintaj al Olid, de las Casas retenis lin kiel prizonulo. Abandonita de liaj sekvantoj kaj procesita, li estis senkapigita en la publika placo de Nako (Honduro) en 1524.

Bibliografio redakti