Roscoe Conkling Crosby GAIGE (naskiĝinta la 26-an de julio 1882 en Skunk Hollow en Nov-Jorkio, mortinta la 8-an de marto 1949 en Novjorko) estis usona dramaturgo, eldonisto kaj gastronomo.

Crosby Gaige
Persona informo
Naskiĝo 26-an de julio 1882 (1882-07-26)
en Nelson
Morto 8-an de marto 1949 (1949-03-08) (66-jaraĝa)
en Peekskill
Ŝtataneco Usono
Subskribo Crosby Gaige
Familio
Infano Jeremy Gaige
Okupo
Okupo aŭtoro • teatra produktoro
vdr
Crosby Gaige, 1903

Vivo redakti

Studis li ĉe la Universitato Kolumbio. Mallonge deĵoris li kiel ĵurnalisto ĉe New York Times; poste laboris li kun la dramaturgino Elisabetha Marbury kaj la reĝisoroj Arch Selwyn kaj Edgar Selwyn. Kun ili enscenigis li la historion Within the Law (1912; verkis ĝin Bayard Veiller). Poste Gaige mem publikigis la komediojn The Butter and Egg Man (1925), Little Accident (1928) kaj Accent on Youth (1934).

Estris li eldonejon novjorkan inter la jaroj 1927 kaj 1929. Li i.a. prizorgis la eldonon de verkoj de James Joyce, Liam O'Flaherty (The Fairy Goose, 1927), Virginia Woolf (Orlando, 1928), Joseph Conrad (The Sisters), William Butler Yeats (The Winding Stair, 1929). Sekve li havis kun la kompaniano James Henderson privatan presejon nome Watch Hill Press en sia landa vilao Watch Hill Farm en Peekskill. Ilustrantoj estis Frederick Warde, Bruce Rogers kaj aliaj.

Dum trio da jaroj li skribis po unu artikolon por monato pri gastronomiaj temoj por la periodaĵo "Country Life". Li verkis libron pri kokteloj Cocktail Guide and Ladies' Companion kies unua eldono estis en 1941 (kun multaj represoj). Krome menciindas liaj membiografiaj komentoj Footlights and highlights (1948) kaj libro kun belegaj kontribuaĵoj de fakuloj Dining with my friends (1949). Al tiu ĉi kontribuis James Beard, Charles Browne, George Gustav Heye, George Mardikian, Samuel Eliot Morison, Charles Morton, Jane Nickerson, Fulton Oursler, Haydn Pearson, Mario Pei, June Platt[1], Madame Prunier, Ann Seranne[2], André Simon, Philip Wagner[3], Cady Wells, Grover Whalen, Morrison Wood[4], Elena Zelayeta.

Arkivon kun aĵoj de li prizorgas la honorinda Societo Grolier.

Verkoj redakti

  • 1939: New York World's Fair cookbook skanite
  • 1941: Cocktail guide and ladies' companion. — antaŭparolo de Lucius Beebe, Cocktail guide and ladies' companion. Kvina eldono en Novjorko: Fireside Press, 1945; pri tiu ĉi eldono
  • 1942(?): The standard cocktail guide. — Tria eldono en Novjorko: M. Barrows, 1944 teksto de la 3-a eldono
  • 1948: Footlights and highlights[5]
  • 1949: Dining with my friends; adventures with epicures skanite

Literaturo redakti

  • "Gaige, Crosby" in Gerald Martin Bordman, The Oxford Companion to American Theatre (Novi Eboraci, 1992) p. 280 skanite
  • Lise Jaillant, "Flowers for the living: Crosby Gaige and modernist limited editions" ĉe L. Jaillant, eld., Publishing Modernist Fiction and Poetry (Edinburgi: Edinburgh University Press, 2019) chapitro 8
  • Simon Loxley, "Frederic Warde, Crosby Gaige, and the Watch Hill Press" ĉe Printing History vol. 4 (2008) pp. 39-48
  • Simon Loxley, Printer's Devil: The Life and Work of Frederic Warde. 2009; reimpressum Bostoniae: David R. Godine, 2013. ISBN 978-1-56792-367-4 libra recenzo
  • John G. Peters, Alexander Pettit, "Conrad Remembered: Richard Curle Meets S. N. Behrman and Crosby Gaige" ĉe The Conradian vol. 40 (2015) pp. 114-119 JSTOR

Eksteraj ligiloj redakti

Notoj redakti

  1. pri Platt kp.: "Platt du jour"
  2. pri Seranne kp.: "Ann Seranne – A Recipe for Greatness" kaj New York Times
  3. pri Wagner kp.: Washington Post, Wein.plus, Penguin Random House
  4. pri Wood kp.: "A half century of the culinary arts in Chicago" ĉe Chicago history (printempo 1972); eble kaj Craig Claiborne, "De gustibus" ĉe New York Times (26.1.1976)
  5. pri la libro