Crozant

komunumo en la departemento Creuse de Francio

Crozant estas franca komunumo lokita en la departemento Creuse kaj en la regiono Limoĝio. Ĝi havis 527 loĝantojn laŭ censo plenumita en 2006.

Crozant
Ruinoj de la kastelo de Crozant
Ruinoj de la kastelo de Crozant
Ruinoj de la kastelo de Crozant
komunumo en Francio
Administrado
Lando Francio Francio
Regiono Limoĝio
Departemento Nord Creuse
Arondismento Guéret
Kantono Dun-le-Palestel
INSEE kodo 23070 [+]
Poŝtkodo 23160
Kodo laŭ INSEE 23070
Politiko
Urbestro S-ro Jean Parlebas
2008-2014
Demografio
Loĝantaro 527 (2 006)
Loĝdenso 17 loĝ./km²
Geografio
Koordinatoj 46°23′33″N 1°37′20″O  /  46.3925°N, 1.62222°O / 46.3925; 1.62222 (Crozant) (mapo) Koordinatoj: 46°23′33″N 1°37′20″O  /  46.3925°N, 1.62222°O / 46.3925; 1.62222 (Crozant) (mapo)
Alto 197 m - 367 mŜablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Areo 30,52 km²Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Horzono UTC +1 (+2 somere)
Situo de Crozant en Francio
46° 23′ 33″ Nordo 1° 37′ 20″ Oriento / 46.3925 °N, 1.62222222222 °O / 46.3925; 1.62222222222 (mapo)

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Crozant [+]
vdr

Ĝi estast trafluata de la rivero Creuse kaj situas ĉe la norda bordo de la departemento kun la departemento Indre. Crozant cetere estas etapo de la Jakoba Vojo laŭlonge de la Via Lemovicensis.

Geografio redakti

Crozant etendiĝas sur 30,52 km², kaj havis 527 loĝantojn laŭ la lasta oficiala censo, tiel ke la loka loĝdenso estas nur 17 homoj po kvadrata kilometro. La vilaĝo situas en Creuse, kiu estas kampara, maldense loĝata franca departemento en la nordokcidenta parto de la Centra Masivo.

La regiono ĉefe konsistas el malaltaj montoj kaj altebenaĵoj : la plej alta punkto de Crozant situas je alteco de 367 metroj.

Historio redakti

La kastelo de Crozant estis konstruita en la 13-a jarcento.

Antaŭ la franca revolucio de 1789 kaj la kreado de la departemento Creuse en 1790, Crozant apartenis al la franca graflando Marche. Ekde la fino de la 15-a jarcento ĝis proksimume la jaro 1900, tiu regiono estis fama fonto da migrantaj masonistoj, kiuj ĉiujare dum la plej varma periodo laboris en grandaj urbocentroj, precipe en Parizo.

Okaze de la municipa baloto de 2008 venkis en la vilaĝo S-ro Jean Parlebas, kiu do fariĝis la loka urbestro.

Administrado redakti

Crozant apartenas al la kantono de Dun-le-Palestel, kies ĉefurbo estas Dun-le-Palestel. Tiu kantono mem estas parto de la arondismento de Guéret, unu el la du arondismentoj de la departemento Creuse.

Vidu ankaŭ redakti