Cubillas de Cerrato

Cubillas de Cerrato [kuBIljas dezeRAto] estas municipo en la sudo de la provinco Palencio, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. lime al la provinco Valadolido. Ĝi apartenas al la komarko El Cerrato. La loknomo Cubillas de Cerrato estas etimologie komprenebla kiel Turetoj de Cerrato, alude al la komarkonomo.

Cubillas de Cerrato
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 34219
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 62  (2023) [+]
Loĝdenso 3 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 48′ N, 4° 28′ U (mapo)41.8-4.4666666666667Koordinatoj: 41° 48′ N, 4° 28′ U (mapo) [+]
Alto 729 m [+]
Areo 21 km² (2 100 ha) [+]
Cubillas de Cerrato (Provinco Palencio)
Cubillas de Cerrato (Provinco Palencio)
DEC
Cubillas de Cerrato
Cubillas de Cerrato
Situo de Cubillas de Cerrato
Cubillas de Cerrato (Hispanio)
Cubillas de Cerrato (Hispanio)
DEC
Cubillas de Cerrato
Cubillas de Cerrato
Situo de Cubillas de Cerrato

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Cubillas de Cerrato [+]
vdr

Geografio redakti

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 21,10 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 63 loĝantojn. Ĝi perdis multajn loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis preskaŭ 700 loĝantojn el la 1900-aj jaroj. Ĝi distas 34 km de Palencio, provinca ĉefurbo.

Kvankam apartenanta al la provinco Palencio, tiu loĝloko estas alirebla nur el la provinco Valadolido, precize el la loĝloko Valoria la Buena, distanta je 6 km kiu funkcias kiel ties ĉefa servejo.

Historio redakti

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado.

Aktualo redakti

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj kaj vitejoj) kaj brutobredado (ŝafoj kaj kolombejoj). Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun piedirado tra naturaj lokoj. De la historia pasinteco restis diversaj vizitindaj vidindaĵoj kiel la preĝejo kaj la ermitejo.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti