Cuphead (taskapo) estas sendependa platforma videoludo de StudioMDHR Entertainment, en kiu la rolulo Cuphead devas atingi la finon de du-dimensiaj vojoj, sen esti pafita de diversaj malamikoj. La rolulo devas venki diversajn malamikegojn por repagi ŝuldon al diablo. La ludo estas ege inspirita de usona stilo de desegnofilmoj en la 1930-aj jaroj nomita Rubber hose (ĉefe de la verkoj de Max Fleischer), kaj celas imiti ĝiajn spiriton, formojn kaj temojn. Cuphead aperis por Microsoft Windows kaj Xbox One la 29-an de septembro 2017. Ĝi ricevis laŭdojn pro sia artstilo, kaj iĝis konata pro sia malfacileco laŭ videoluda ĵurnalisto. Pli ol miliono da unuoj estis vendataj du semajnojn post lanĉiĝo.

Cuphead

Cuphead kapbildo.png

Eldonejo Studio MDHR
Evoluiganto Studio MDHR
Dato de lanĉo 29-a de septembro 2017
Videoludilo Xbox One, Microsoft Windows, Nintendo Switch, macOS, PlayStation 4
Tipo de videoludo platforma videoludo, sendependa ludo, run and gun
Maniero de ludado two-player video game, unuludanta videoludo, plurludanta videoludo
Regiloj komputila klavaro, ludstirilo, komputila muso
Takso de ESRB Everyone (Ĉiuj) 10+
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr