Francisco Romero López, plej ofte konata kiel «Curro» Romero aŭ «El Faraón de Camas»[1]​ (Camas, Provinco Sevilo, 1a de decembro 1933), estas hispana toreisto.

Curro Romero
Persona informo
Naskonomo Francisco Romero López
Aliaj nomoj Curro Romero • El faraón de Camas
Naskiĝo 1-an de decembro 1933 (1933-12-01) (90-jaraĝa)
en Camas
Lingvoj hispana
Ŝtataneco Hispanio
Familio
Edz(in)o Concha Márquez Piquer
Okupo
Okupo Matadorotoreisto
vdr

Li ekkarieris en 1954 kaj toreis por la unua fojo en la Toreejo Las Ventas de Madrido la 18an de julio 1957. Lin toreistigis (alternativa) la toreisto Gregorio Sánchez, en la toreejo de Valencio, la 18an de marto 1959;[1]​ tamen tiun tagon li tute malsukcesis. Li ja sukcesis kaj triumfe eliris tra la Pordo de la Princo de la Reĝa Toreejo de Sevilo kvarfoje: 19a de majo 1966; 13a de junio 1968; 29a de majo 1972 kaj 19a de aprilo 1980.

Unu de liaj plej sukcesaj sesioj okazis en Sevilo la 19an de majo 1966, kiam li tranĉis ok orelojn al ses taŭroj,[2][3] kaj tiel ĝi estis la toreisto kiu plej multajn orelojn tranĉis en unu sesio en la Maestranza. Kiam toreisto sukcesas la sesiprezidanto rajtigas, ke oni fortranĉu unu, du orelojn aŭ eĉ la voston al la mortinta taŭro kaj oni havigu tion al la toreisto kiem premioj, se li faris bonkvalitan laboron.

Farinte ĉirkaŭ 900 taŭrludojn en sia kariero,[4] li adiaŭis en festivalo okazinta en La Algaba (Sevilo), la 22an de oktobro 2000, en kiu li tranĉis du orelojn.[5][6][7]

La toreŝatantoj tute dividiĝis inter tiuj kiuj tute apogis senkondiĉe (curristas) kaj tiuj kiuj tute kritikis lin kiel malkuraĝa kaj fuŝa (anticurristas). Li retiriĝis estante 66-jaraĝa,[8]​ post 42 jaroj de profesia aktiveco.[5]

La 3an de marto 2001 ĵurio komponita de kronikistoj kaj toreŝatantoj inkludis lin ene de la listo de la 10 toreistoj plej gravaj de la 20.a jarcento, kun jenaj toresitoj: José Gómez "Joselito", Pepe Luis Vázquez, Juan Belmonte, Domingo Ortega, Manolete, Antonio Bienvenida, Antonio Ordóñez, Paco Camino kaj El Viti.

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 ​ Suárez-Guanes, José Luis (januaro 2010). «Curro Romero, mítico 'Faraón de Camas'». El Mundo. Konsultita la 7an de junio 2011.
  2. Crivell, Carlos. «Fechas claves de Curro Romero en la Maestranza de Sevilla». Noticiero Taurino. Arkivita el originalo la 19an de januaro 2012. Konsultita la 9an de junio 2011.
  3. «Camas y Espartinas: diez puertas del Príncipe». ABC. aprilo 1993. Konsultita la 9an de junio 2011.
  4. «Curro Romero ha sido operado de dos hernias discales». Granada Hoy. marto 2011. Konsultita la 6an de junio 2011.
  5. 5,0 5,1 «A los Toros». El Siglo de Torreón. aprilo 2009. Konsultita la 9an de junio 2011 2011.
  6. Moral, Álvaro (marto 2009). «La Algaba: adiós inesperado de un mito del toreo sevillano». El Correo de Andalucía. Arkivita el originalo la 26an de decembro 2011. Konsultita la 7an de junio 2011.
  7. Morón, José. «Curro Romero, toda una vida». Tauro Delta. Arkivita el originalo la 12an de januaro 2012. Konsultita la 9an de junio 2011.​
  8. Lorca, Antonio. «Curro Romero anuncia su retirada». El País. Konsultita la 9an de junio 2011.

Eksteraj ligiloj redakti


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Curro Romero en la hispana Vikipedio.