Dániel Boczkó (politikisto)

Dániel Boczkó [bockO], laŭ hungarlingve kutima nomordo Boczkó Dániel estis hungara juristo, politikisto, parlamentano, komisaro de Transilvanio. Liaj nobelaj antaŭnomoj estis zászkali kaj deménfalvi. Lia patro estis Dániel Boczkó (episkopo).

Dániel Boczkó
Persona informo
Naskiĝo 4-an de decembro 1789 (1789-12-04)
en Szarvas
Morto 9-an de septembro 1870 (1870-09-09) (80-jaraĝa)
en Csabacsűd
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Familio
Patro Dániel Boczkó
Frat(in)o Sámuel Boczkó
Okupo
Okupo politikisto
vdr
Dániel Boczkó

Dániel Boczkó [1] Arkivigite je 2016-12-20 per la retarkivo Wayback Machine naskiĝis la 4-an de decembro 1789 en Szarvas, li mortis la 9-an de septembro 1870 en Csabacsűd.

Biografio redakti

Dániel Boczkó akiris juran diplomon en Reĝa Jura Akademio (Pozsony) en 1816. Post siaj studoj li estis prokuroro pri oficiroj en Békés (historia departemento). Post jaroj li plenumis diversajn jurajn postenojn (juĝisto, advokato), sed li ricevis taskojn ankaŭ de la luterana eklezio. Li komencis sian politikistan karieron en 1825 kiel opoziciulo (same kiel Lajos Kossuth). Dum la Hungara revolucio de 1848 li estis elektita parlamenta deputito, sed li ricevis diversajn taskojn kiel komisaro. Post falo de la liberecbatalo li estis kondamnita je morto, sed poste je prizono. Li liberiĝis en 1856, poste li okupiĝis pri agrikulturo. En la jaro 1861 escepte okazis parlamentaj kunsidoj, ankaŭ li partoprenis en la laboro. Inter 1865-1870 li denove estis elektita deputito.

Memorigiloj redakti

  • busto en Békéscsaba (1998) [2]
  • strato en Békéscsaba inter 1911-1962

Fontoj redakti