CSÁNYI Dániel (ĉa:nji) estis hungara matematikisto, hidrologo-inĝeniero, membro (korespondanta en 1863) de Hungara Scienca Akademio. Li naskiĝis en Nagybánya la 20-an de januaro 1820 kaj mortis en Debrecen la 20-an de januaro 1867.

Dániel Csányi
Persona informo
Naskiĝo 20-an de januaro 1820 (1820-01-20)
en Baia Mare
Morto 20-an de januaro 1867 (1867-01-20) (47-jaraĝa)
en Debrecen
Tombo Debreceni köztemető
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo matematikisto
vdr

Biografio redakti

Dániel Csányi studis en teknika akademio de Vieno kaj en Inĝeniera Instituto de Pest (urbo). Dum la landkunveno de 1843-a jaro li estis sekretario de István Széchenyi. Li laboris ĉe la reguligado de Tibisko; en 1849 kiel teknikoficiro je komisio de György Klapka li gvidis la fortikaĵlaborojn de Komárom, pro tio li estis kondamnita por 12 jaroj al fortikaĵmalliberejo. Li elliberiĝis en 1857. Ekde 1861 li instruis en Debrecen la superan geometrion kaj astronomion. En 1861 li estis landkunvena deputito.

Verkoj redakti

  • A számtan elemei (Debrecen, 1859);
  • Rövid tájékozódás a mértan rendszere felett (Debrecen, 1856).

Bibliografio redakti

  • Cs. D. (Vasárnapi Újság, 1867. 10. sz.)

Fonto redakti