Dénes ALESIUS [dEneŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Alesius Dénes estis la unua hungara luterana episkopo de Transilvanio. Lia nomo foje estis Alesi Dénes aŭ ’’Kolozsvári Alesius’’.

Dénes Alesius [1] naskiĝis la 12-an de aprilo 1525 en Kolozsvár. Li mortis en 1577.

Biografio redakti

Dénes Alesius estis pastro en Szászfenes, kiam li subskribis deklaron de sinodo en 1557. Post 2 jaroj li estis elektita luterana episkopo. Post jaroj li estis ankaŭ kortega pastro de Johano la 2-a (Hungario). En 1564 okazis religiaj konfliktoj, Alesius estis oficiale forigita, sed la hungaroj rigardis lin daŭre episkopo. En 1571 jam la nova duko Stefano Báthory revokis lin episkopo kaj kortega pastro. Li kreis la necesajn luteranajn regulojn.

Fontoj redakti