D-kvarko

En partikla fiziko, la d-kvarko estas kvarko de la 1-a generacio, kies nomo estas mallongiĝo de la angla quark down (kvarko malsupren). Ĝi estas elementa partiklo el kiuj komponiĝas la protonoj, la neŭtronoj kaj aliaj hadronoj.

EcojRedakti

Kiel ĉiuj kvarkoj, la d-kvarko estas fermiono de spino ½. Ĝi havas elektran ŝargon de -⅓ e kaj maso inter 4 kaj 8 MeV.c−2 (la plej malpeza el la kvarkoj post la u-kvarko).

Laŭ la norma modelo, ĝi konsistigas, kun la u-kvarko, la nukleonojn: la protono entenas du u-kvarkojn kaj unu d-kvarkon, dum la neŭtrono entenas du d-kvarkojn kaj unu u-kvarkon.

La kontraŭpartiklo de la d-kvarko estas la d-kontraŭkvarko de ŝargo +⅓ e.

La ekzisto de d-kvarkoj estis unue postulata kiam Murray Gell-Mann kaj George Zweig malvolvis la kvarkan modelon en 1964. Unua ekvido de ili okazis en eksperimento pri malelasta difuzo en SLAC en 1968.

HadronojRedakti

Inter la hadronoj, kiuj entenas unun aŭ plurajn d-kvarkojn, estas:

  • La ŝargitaj pionoj π±: mezonoj entenantaj unu d-kvarkon kaj unu u-kontraŭkvarkon, aŭ inverse.
  • La neŭtra piono π0, kvantuma superpozicio de paro "d-kvarko - d-kontraŭkvarko" kaj paro "u-kvarko - u-kontraŭkvarko"
  • Mezonoj η kaj η', superpozicioj de pluraj paroj "kvarkoj - kontraŭkvarkoj" el kiu paro "d-kvarko - d-kontraŭkvarko".
  • Multenombraj barionoj, ekzemple la barionoj Δ konsistiĝas el d- kaj u-kvrakoj. La bariono Δ+ entenas unu d-kvarkon, la bariono Δ0 du, kaj la bariono Δ tri.

Eksteraj ligilojRedakti