En partikla fiziko, la u-kvarko estas kvarko de la 1-a generacio, kies nomo estas mallongiĝo de la angla kvarko up (kvarko supren). Ĝi estas elementa partiklo el kiuj komponiĝas la protonoj, la neŭtronoj kaj aliaj hadronoj.

Ecoj redakti

Kiel ĉiuj kvarkoj, la u-kvarko estas fermiono de spino ½. Ĝi havas elektran ŝargon de ⅔ e kaj maso inter 1,5 kaj 4 MeV.c−2 (la plej malpeza el la kvarkoj).

Laŭ la norma modelo, ĝi konsistigas, kun la d-kvarko, la nukleonojn: la protono entenas du u-kvarkojn kaj unu d-kvarkon, dum ke la neŭtrono entenas du d-kvarkojn kaj unu u-kvarkon.

La kontraŭpartiklo de la u-kvarko estas la u-kontraŭkvarko de ŝargo -⅔ e.

La ekzisto de u-kvarkoj estis unue postulata kiam Murray Gell-Mann kaj George Zweig malvolvis la kvarkan modelon en 1964. Unua ekvido de ili okazis en eksperimento pri malelasta difuzo en SLAC en 1968.