DAФNE

(Alidirektita el DAFNE)

Ne konfuzu kun DAPHNE, Détecteur à Grande Acceptance pour la Physique Photonucléaire Expérimentale, alia koliziigilo el Francio


DAФNE
esplora institucio
Geografia situo 41° 49′ 26″ N, 12° 40′ 19″ O (mapo)41.8239114612.67203691Koordinatoj: 41° 49′ 26″ N, 12° 40′ 19″ O (mapo)
Lando(j) Italio vd
DAФNE (Italio)
DAФNE (Italio)
DEC
DAФNE
DAФNE
Map
DAФNE
vdr
DAΦNE

DAFNEDAΦNE estas elektron-pozitrona koliziigilo en INFN, Frascati, Italio. La nomo, elektita kun bona humuro, estas siglo por Double Annular ring For Nice Experiments (angle Duobla ringo por bonaj eksperimentoj). Ĉar en multaj tiuj eksperimentoj temis pri fi-mezonoj, oni anstataŭigis literon F en la nomo de la koliziigilo per majuskla greka fio (Φ). La koliziigilo funkciis ekde 1999, koliziigante elektronojn kun pozitronoj kun energio de 1.02 GeV por krei fi-mezonojn. 85% de tiuj disfalas al kaonoj (K), kies fizikon esploras plimulto de eksperimentoj ĉe DAFNE.

Ĉe DAFNE estas kvin ekzperimentoj:

  • KLOE, aŭ K LOng Experiment, kiu studas rompojn de CP-simetrio en disfaloj de kaonoj. Ĝi okazas ekde 2000. Ĝi estas la plej granda el eksperimentoj ĉe DAFNE.
  • FINUDA, aŭ FIsica NUcleare a DAFNE, studas la energiajn spektrojn de ne-mezonaj disfaloj de Λ-hipernukleoj, kiuj aperas kiam kaono kun negativa ŝargo (K) kolizias kun maldika celo.
  • DEAR, aŭ DAFNE Exotic Atoms Research experiment, trovas longojn de dissemo en atomoj, faritaj el kaono kaj protonodeŭteriono.
  • DAFNE Light Laboratory, kiu konsistas el 3 linioj de sinĥrotrona radiado el DAFNE, kaj la kvaro estas konstruata
  • SIDDHARTA, aŭ SIlicon Drift Detectors for Hadronic Atom Research by Timing Application, celas pliprecizigi mezurojn de ikso-radiaj movoj en kaon-enhavaj atomoj, studataj en DEAR.

Eksteraj ligiloj redakti