Daimler Motoren Gesellschaft

Daimler Motoren Gesellschaft (DMG) (Daimler Motor-korporacio) estis germana inĝeniera kompanio kaj poste fabrikanto de aŭtomobiloj, funkcianta el 1890 ĝis 1926.

Daimler Motoren Gesellschaft
aŭtomobilo-faranta firmao • aerospace manufacturer vd
Dum 1890 - 1926
Sekvanto Daimler-Benz AG
Jura formo akcia kompanio
Fondintoj Gottlieb DaimlerWilhelm Maybach vd
Sidejo Berlino
Lando Germana Regno
Agokampo aŭtomobilo
filiaj kompanioj Q107645372 vd
Posedataj kompanioj Mercedes • Daimler Manufacturing Company vd
vdr
logoo uzita de DMG el 1901.
Daimler Motoren Gesellschaft; afiŝo por Mercedes Double Phaeton (1908).

Historio redakti

Fondita de Gottlieb Daimler kaj Wilhelm Maybach, ĝi havis sidejon unue en Cannstatt (aktuale Bad Cannstatt, nome urba distrikto de Stuttgart). Daimler mortis en 1900, kaj liaj negocoj translokiĝis en 1903 al Stuttgart-Untertürkheim post la origina fabriko estis detruita de incendio, kaj denove al Berlino en 1922. Aliaj fabrikoj estis en Marienfelde (apud Berlino) kaj Sindelfingen (apud Stuttgart).

 
Mercedes Knight 4.0 50Hp de 1912 en la Technikmuseum Sinsheim.

La entrepreno ekproduktis benzinmotorojn sed post la sukceso de malgranda nombro de kurkonkurencaj aŭtoj konstruitaj pere de kontrakto de Wilhelm Maybach por Emil Jellinek, la kompanio ekproduktis la modelon Mercedes de 1902. Poste tiu aŭtoprodukto disvastiĝis ĝis iĝi la ĉefa produkto de DMG, kaj ĝi konstruis kelkajn aliajn modelojn.

Pro la germana ekonomia krizo de post la Unua Mondmilito, DMG kuniĝis en 1926 kun Benz kaj Kompanio, kaj ĝis Daimler-Benz adoptante Mercedes-Benz kiel aŭtomobila komerca marko. Posta kuniĝo okazis en 1998 kun Chrysler por iĝi DaimlerChrysler. Tiu nomo estis finfine ŝanĝita al nur Daimler AG en 2007 kiam Chrysler estis vendita.

Bibliografio redakti

  • Wise, David Burgess. "Daimler: Founder of the Four-Wheeler", en Northey, Tom, ed. World of Automobiles, Volume 5, pp. 481–483. London: Orbis, 1974.