Por la bangladeŝa gazeto, vidu la paĝon The Sangbad.

Dainik Sambad (bengale দৈনিক সংবাদ, trad. ĉiutagaj novaĵoj) estas barata taggazeto eldonata de Agartala, la ĉefurbo de ŝtato Tripuro. Ĝi estas unu el la plej cirkulantaj tagĵurnaloj en la ŝtato.[1][2][3] Ĝi estas taksata inter la plej bonaj bengallingvaj sciigaj periodaĵoj de la nordoriento de la lando.[4]

Dainik Sambad
periodaĵo • gazeto
Speco Taggazeto
Formato Grandgazeto

Lando  Barato
Urbo Agartala, Tripuro, Barato
Posedanto Bhupendra Chandra Datta Bhowmik Trust
Publikigisto Bhupendra Chandra Datta Bhowmik Trust
Establodato 1971
Politiko/
Ideologio

Centra-maldesktra


Retejo www.dainiksambad.net
vdr

En majo 2018 enketa inkognita operacio de Cobrapost rivelis, ke plejparto de la plej bonfamaj gazetoj en Barato disponeblis por skribi artikolojn kontraŭ pago da mono; Dainik Sambad (Gal Ŝakti) estis unu e la nur du eldonoj kiuj rifuzis tiun formon da enspezo.[5][6] Kiel rezulto, la idealoj de la gazeto estas tre respektataj de multaj filioj de la barata amaskomunikilaro kaj de civitanoj, inkluzive de The Wire.[7]

Referencoj redakti

Eksteraj ligoj redakti