Dalov (germane Dohle) estas vilaĝo en Ĉeĥio, parto de urbo Šternberk en distrikto Olomouc. Ĝi troviĝas en montaro Nízký Jeseník, proksimume 7 km nordoriente de Šternberk. Parto de Dalov estas ankaŭ domaro Horní Žleb kaj sur teritorio de la vilaĝo troviĝas ankaŭ inundigita minejo (Dalovské jezírko), en kies ĉirkaŭaĵo estas refreŝigeja kabana regiono.

Dalov
germane Dohle
vilaĝo
Vendejo
Oficiala nomo: Dalov
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Olomouc
Distrikto Distrikto Olomouc
Administra municipo Šternberk
Historia regiono Moravio
Montaro Nízký Jeseník
Domoj 63 2011
Situo Dalov
 - alteco 605 m s. m.
 - koordinatoj 49° 46′ 59″ N 17° 20′ 12″ O / 49.78306 °N, 17.33667 °O / 49.78306; 17.33667 (mapo)
Plej alta punkto 720
Areo 12,78 km² (1 278 ha)
Loĝantaro 166 (2021)
Denseco 12,99 loĝ./km²
Unua skribmencio 1397
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 785 01
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Dalov
Portalo pri Ĉeĥio

Vivas ĉi tie 166 loĝantoj (2021). Ĉi tie estis registritaj 63 adresoj. Katastra teritorio havas areon 12,78 km².

Historio redakti

La unua skribmencio pri Dalov devenas el la jaro 1397, ĝi estiĝis dum koloniigo de ĝis nun neloĝigitaj montaraj regionoj. Ĝis enkonduko de municipaj administradoj en 1850 ĝi apartenis al senjorujo Šternberk, poste ĝi estis memstara municipo. Temis pri fakte germna vilaĝo, kies loĝantoj vivtenis sin per agrikulturo, per prilaborado de ardezo el ĉi tiea minejo kaj minado de ligno en la ĉirkaŭaj arbaroj. Post la jaro 1938 ĝi fariĝis parto de Sudetio, aneksita de Germanio kaj post la milito estis plimulto de la devenaj loĝantoj ellandigita. Parto de urbo Šternberk ĝi estas ekde la jaro 1979.

En proksima ĉirkaŭaĵo de Dalov antaŭe troviĝis vilaĝoj Veselí (Wesidel) kaj Zezule (Kuckersdorf), sed kiuj pereis jam en la dua duono de la 15-a jarcento. En la dua duono de la 18-a jarcento estis male en valo de rivereto Sitka fondita domaro Horní Žleb (Obergrund), krome segejo famigita per vapora vestolavejo kaj per blankigado de vestoj, kiujn oni alveturigis ĉi tien el vasta ĉirkaŭaĵo.

Loĝantaro redakti

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869461
1880451
1890481
1900493
1910419
1921405
JaroLoĝantoj
1930395
1950251
1961268
1970293
1980267
1991241
JaroLoĝantoj
2001236
2011204
2021166

Galerio redakti