Damo Eleanor Talbot

Eleanor TALBOT (m. la 30-an de junio 1468) estis amorantino de Eduardo la 4-a (Anglio).

Damo Eleanor Talbot
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1435 (1435-11-30)
Morto 30-an de junio 1468 (1468-06-30) (32-jaraĝa)
en Norwich
Tombo Norwich
Lingvoj angla
Ŝtataneco Reĝlando Anglio
Familio
Patro John Talbot
Patrino Margaret Talbot, Countess of Shrewsbury
Edz(in)o Thomas Botiler • Eduardo la 4-a de Anglio
Amkunulo Eduardo la 4-a de Anglio
Okupo
Okupo aristokrato
vdr

Ŝi estis filino de John Talbot (1-a grafo de Shrewsbury). Ĉirkaŭ 1450 ŝi edziĝis al Kavaliro Thomas Butler, filo de Ralph Butler (Lordo Sudeley). Ŝia edzo mortis antaŭ marto 1461 kaj, senpermese de la reĝo, ŝia bopatro reprenis unu el la du bienoj kiun li donis al ŝi kiam ŝi edziĝis. Eduardo la 4-a forprenis ambaŭ bienojn. Kiam Eleanor petis ilian redonon, onidire Eduardo klopodis delogi ŝin: kiam ŝi rifuzis, li promesis edziĝi al ŝi.

La 1-an de majo 1464 Eduardo sekrete edziĝis al Elizabeth Woodville. Poste asertiĝis ke la edziĝo okazis sen antaŭa anonco ĉar Eduardo timis ke Eleanor Talbot dirus ke estis antaŭa edziĝkontrakto - tio kio nuligus la edziĝon de Eduardo kaj Elizabeth Woodville pro bigamio.

Eleanor mortis en monaĥinejo la 30-an de junio 1468 kaj entombiĝis en Norwich.

Plurajn semajnojn post la morto de Eduardo (9-a de aprilo 1483) pastro atestis antaŭ la estonta Rikardo la 3-a (Anglio) ke li estris riton per kiu Eduardo kaj Eleanor Talbot eniris edziĝkontrakton. Rikardo persvadis la anglan parlamenton leĝdoni statuton (Titulus Regius) kiu detronigis Eduardon la 5-a, filon de Elizabeth Woodville kaj Eduardo la 4-a, kiel nelegitimulo, kaj igis Rikardon mem reĝo. Laŭ la franca historiisto Philippe de Commines, la pastro estis Robert Stillington, episkopo de Bath kaj Wells. Kiam Henriko la 7-a (Anglio) gajnis la anglan tronon, li ordonis la detruon de ĉiuj kopioj de Titulus Regius.