Daniel Balasingham Jesudason
Daniel Balasingham JESUDASON (naskiĝis en 1925; mortis la 1-an de aŭgusto 1994) estis srilanka esperantisto, fakdelegito pri instruado kaj turismo de la delegita reto de UEA en Nugegoda (Srilanko).
Daniel Balasingham Jesudason | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 1925 |
Morto | 1-an de aŭgusto 1994 |
Lingvoj | Esperanto • sinhala |
Okupo | |
Okupo | esperantisto |
Li estis esperantisto ekde 1979, lerninte la lingvon fare de Vilma Sindona Eichholz vojaĝinta al Srilanko. Li fondis kaj animis Esperanto-Centron Srilankan de tiu jaro ĝis sia morto en 1994, iusence la antaŭaĵo de Srilanka Esperanto-Asocio fondita en 2000.