Vilma Sindona Eichholz

kanada esperantisto
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Vilma Sindona EICHHOLZ (naskiĝis kiel germanino en 1926 en tiam germana parto de Silezio; mortis la 15-an de julio 1995 en Bailieboro, Ontario pro kancero) estis instruistino, kanada esperantistino kaj vicprezidantino de Kanada Esperanto-Asocio.

Vilma Sindona Eichholz
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1925 (1925-11-30)
Morto 15-an de julio 1995 (1995-07-15) (69-jara)
Mortokialo kancero
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco KanadoGermanio
Familio
Edz(in)o Rüdiger Eichholz
Okupo
Okupo antropologo • lingvistoesperantisto
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

VivoRedakti

Post fuĝo el Silezio dum la fino de la dua mondmilito ŝi ekkonis Rüdiger Eichholz en okcidenta Germanio kaj edziniĝis al li. Komence de la 1950-aj jaroj la paro elmigris al Kanado, kie naskiĝis tri infanoj, kiujn la geedzoj edukis kiel denaskulojn.

Vilma Eichholz vojaĝis al Srilanko dum la jaro 1979 kaj pri siaj tieaj spertoj eldonis 12-paĝan libreton: Impresoj de esperantistino en Srilanko. (Ontario, 1979). Ŝi estis verŝajne la unua eksterlanda esperantisto vizitanta la azian insullandon. El ŝia agado tie rezultis la naskiĝo de la kerno de la srilanka esperanta movado kaj la fondo de Esperanto-Centro Srilanka en Nugegoda, fare de Daniel Balasingham Jesudason, lernanto de s-ino Eichholz.

En la 1990-aj, post la fino de la soveta bloko, ŝi instruis Esperanton i.a. en Kaliningrado (iama Kenigsbergo en Orienta Prusio).

VerkojRedakti

Ŝi verkis kompleksan rektmetodan kurson por infanoj, En novan mondon (1984), kaj anglalingvan broŝuron pri justa dulingveco en Kanado (1982), kompilis kun sia edzo Rüdiger Eichholz la ampleksan artikolaron Esperanto in the Modern World (Esperanto en la moderna mondo) (1982), kaj kreis instruajn kartludojn. Ŝi multe subtenis la terminarajn laborojn de la edzo kaj ekzemple reviziis la malneton de la Esperanta Bildvortaro (aperinta en 1988). Ŝi ankaŭ mem verkis pri "neologismoj" kaj pri "seksa diskriminacio" en Esperanto. Krome ŝi subtenis sian edzon pri la eldonaĵoj de Esperanto Press.

Ŝi estis dumviva membro de Universala Esperanto-Asocio kaj delegito pri ĝardenkulturo.

Vidu ankaŭRedakti

LiteraturoRedakti

Eksteraj ligilojRedakti