Daniel Hopfer (1470, Kaufbeuren-1536, Aŭgsburgo) estis germana gravuristo de stilo de manierismo. Oni konsideras lin la unua kiu uzis la akvaforton kiel tekniko por gravurarto, antaŭ 1500, do antaŭ Durero. Li laboris ankaŭ por lignogravurado.

Gib Frid.

Daniel Hopfer familiariĝis kun la uzado de akvaforto por la dekorado de kirasoj, periodo el kiu oni konservis glavon en la Germanisches Nationalmuseum de Nurembergo. Tiu traktado per acido de la metaloj estis konata en Eŭropo ekde 1400 proksimume, kaj ties uzado por ornami armaĵojn alvenis al Germanio eble el Italio fine de la 15a jarcento.

Li havis tri filojn, Jörg, Hieronymus kaj Lambert, el kiuj la du laste menciitaj estis pluigantoj de la patra metio, Hieronymus en Nurembergo kaj Lambert en Aŭgsburgo. Ankaŭ la du filoj de Jörg, nome Georg kaj Daniel, estis famaj gravuristoj, patronitaj de Maksimiliano la 2-a de Habsburgo, kies sukcedanto nome Rudolfo la 2-a de Habsburgo, eĉ nobeligis Georg. La Hopferuloj realigis ĉiajn tipojn de verkoj, ĉefe kopiojn de aliaj artistoj kiaj Andrea Mantegna, Albrecht Dürer, Jacopo de' Barbari, Marcantonio RaimondiAlbrecht Altdorfer, inter aliaj.

La Virgulino kun la Infano.

Bibliografio redakti

  • Daniel Hopfer von Kaufbeuren, Meister zu Augsburg 1493-1536. Ed. Eyssen: Dissertation, Ruprecht-Karls-Universität, Heidelberg, 1904.
  • Hollstein's German Engravings Etchings and Woodcuts 1400-1700. Vol. XV. A.L. Van Gendt B.V., Blaricum, 1986.
  • The Renaissance Print 1470-1550. David Landau and Peter Parchall. Yale University Press, 1994. ISBN 0-300-06883-2

Eksteraj ligiloj redakti