Daniel Leonard Bernardi

Daniel Leonard BERNARDI (naskita en 1964) estas la Direktoro de la Veteran Documentary Corps [1] Arkivigite je 2019-02-24 per la retarkivo Wayback Machine [Veterana Dokumenta Korpuso] kaj Profesoro pri Kino ĉe San Francisco State University. Li estis Provizora Dekano de la College of Liberal and Creative Arts, Prezidanto de la Kina Departemento de San Francisco State University, Direktoro de la Documentary Film Institute [Dokumenta Filma Instituto], kaj fondinto de El Dorado Films. Bernardi akiris BA-diplomon en Radio kaj Televido (1984) kaj iĝis Masters of Arts (1988) de la Universitato de Arizono. Li akiris PhD-an diplomon pri Filmo kaj Televida Studoj de UCLA (1994). Li kompletigis en Universitato de Kalifornio postdoktoriĝan esploradon en 1997.

Daniel Leonard Bernardi
Persona informo
Naskiĝo 16-an de junio 1964 (1964-06-16) (59-jaraĝa)
en San-Juano
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Alma mater Universitato de ArizonoUniversitato de Kalifornio en Los-Anĝeleso
Okupo
Okupo sciencisto
vdr