Daniel NIVEL [danjEl nivEl], naskiĝinta la 30-an de novembro 1954, estas franca ĝendarmo. Li estis preskaŭ-mortige vundita la 21-an de junio 1998 en la urbo Lens, kie tiutage okazis en la unua renkontaro de la monda ĉampionado de futbalo la matĉo inter Germanio kaj Jugoslavio.

Daniel Nivel
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1954 (1954-11-30) (69-jaraĝa)
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Okupo
Okupo gendarme
vdr

Ankoraŭ dum la matĉo, sed ekster la stadiono Félix Bollaert, Nivel estis atakita de aro da huliganoj, kvankam li estis rekonebla kiel ĝendarmo laŭ sia uniformo. Kun kolego li havis la taskon kontroli la trairon de pasejo. Lia kolego sukcesis fuĝi, sed Nivel estis batita kaj tretita. Dum ses monatoj li estis en komato; de kiam li rekonsciiĝis li estas duone paralizita kaj blinda je unu okulo. Paroli li kapablas nur malfacile.

En la persekutado de la atako rolis videoaj registraĵoj. En 1999 germana tribunalo en Essen kondamnis kvar atakintojn al mallibero inter 3,5 kaj 10 jaroj; la precipa atakinto en 2001 estis kondamnita de franca tribunalo en Saint-Omer (Francio) al kvin jaroj da mallibereco; li estis liberigita post unu jaro kaj du monatoj pro bonkonduto (post tri jaroj kaj dek monatoj, inkluzive de antaŭkondamna tempo)[1]. En 2003 tribunalo en Bochum (DE) kondamnis plian atakinton al mallibero de tri jaroj kaj kvar monatoj.

Honorado redakti

Kvankam Nivel ne plu estis kapabla deĵori li estis promociita de ĉefserĝento (maréchal des logis-chef) al supera ĉefserĝento/adjutanto (adjutant).

La kroata trejnisto Miroslav Blažević honore al li portis ĝis la fino de la ĉampionado francan ĝendarman kepon.

En oktobro 2000 estis fondita la germana fondaĵo Daniel-Nivel-Stiftung, kiu esploru kaj preventu futbal-rilatan perforton kaj helpu al ties viktimoj. Inter la fondintoj estis FIFA kaj la Germana Futbal-Asocio.

De 2001 ĉiujare okazas amatora turniro pri la futbala pokalo Daniel-Nivel-Cup.

Je la Futbala Mondpokalo 2006 la Germana Futbal-Asocio invitis Daniel Nivel kaj lian familion. Ankaŭ je la Eŭropa Ĉampionado 2016 la asocio invitis lin kiel honoran gaston al la matĉo inter Germanio kaj Ukrainio en Lillo[1][2].

Referencoj redakti