Danielle Bleitrach

Danielle BLEITRACH (1938) estas franca sociologo kaj ĵurnalisto. El la 1970-aj jaroj ĝis la fino de la jarcentuo, ŝi estis esploristo de CNRS kaj instruisto en la Universitato de Aix-Marseille, fokuse al la sociologio de la laborista klaso kaj al urbigo. El 1981 ĝis 1996 ŝi estis membro de la Centra Komitato de la Franca Komunista Partio, poste de la Nacia Komitato de la Partio. Ŝi estis ankaŭ helpa ĉefredaktoro de la partia ĉiusemajnaĵo Révolution. Ŝi kontribuis ankaŭ al La Pensée, Les Temps Modernes kaj Le Monde Diplomatique.[1] En la 2000-aj kaj 2010-aj jaroj, retiriĝinta el instruado, ŝi kunverkis tekstojn pri Kubo, Naziismo kaj Ukrainio.[2]

Danielle Bleitrach
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1937 (1937-11-30) (86-jaraĝa)
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Alma mater Universitato de Provenco
Okupo
Okupo sociologo • eseisto • romanisto • verkisto
vdr

Notoj redakti

  1. Cercle Gramsci, Amérique latine: luttes et résistances aujourd'hui, debato organizita de Cercle Gramsci kaj France Amérique latine Society la 24an de February, 2005 en Limoges: "Danielle Bleitrach est une universitaire, sociologue, qui connaît de près l'Amérique latine. Elle a écrit une dizaine de livres, de nombreux articles dans La Pensée, Les Temps Modernes, Le Monde Diplomatique. [...] Par ailleurs, Danielle Bleitrach a été membre du Comité national du PCF, ainsi que rédactrice en chef adjointe de l'hebdomadaire Révolution."
  2. Ekzemple vidu en Esperanto Danielle Bleitrach; Marianne Dunlop: Sovetio dudek jarojn poste. Reveno el Ukrainujo en milito. Elfrancigita de Roland Platteau kaj Vilhelmo Lutermano, Monda Asembleo Socia (MAS), 2016, 240 paĝoj, ISBN 978236960-047-3 (= MAS-libro 145).