Darĝilinga Himalaja Fervojo
La Darĝilinga Himalaja Fervojo angle Darjeeling Himalayan Railway, DHR, estas etŝpura fervojo kun ŝpuro de 610 mm (2 futoj) en Hindio, kiu kondukas de Ŝiliguri al Darĝiling. Ĝi estas posedata de la Hindia ŝtata fervojo. Oni nomigas ĝin, kiel ankaŭ aliajn etŝpurajn fervojojn, Toy Train (angle ludila fervojo).
New Jalpaiguri–Darjeeling | |||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Linia longeco: | 86 km | ||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
Ŝpuro: | 610 mm | ||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
|
LinioRedakti
La linio estis konstruita inter 1879 kaj 1881, dum nur du jaroj, de la brita kolonia registaro. Ĝi grimpas je distanco de 86 km altecodiferencon de pli ol 2.000 m kaj bezonas por tio laŭplane 6 1/2 horojn, kiuj povas rezulti foje fakte ankaŭ ĝis 10 horoj.
La linio kondukas pleje laŭlonge de la strato Hill Cart Road.
TrajnojRedakti
Parto de la trajnoj ankoraŭ uzas la originalajn vapor-lokomotivojn. Alia parto uzas pli novajn Dizel-lokomotivojn.