Daryl Janmaat, naskiĝis la  22-an de julio 1989(nun 1989-07-22) en Leidschendam-Voorburg, do nun 34-aĝa) estas nederlanda futbalisto. Li ekde la jaro 2012 estas membro de la vira nederlanda nacia teamo de futbalo, post kiam antaŭe jam en 2009 kaj 2010 estis membro de la naciaj teamoj de futbalo de junuloj sub 20 respektive sub 21 jaroj. En la vira nacia teamo ankaŭ partoprenis la matĉojn pri la Futbala Mondpokalo 2014 en Brazilo, en kiu la nederlanda teamo sukcesis atingi la trian pozicion. Ekster naciaj matĉoj, li de 2012 estas profesia futbalisto de la nederlanda klubo Feyenoord en Roterdamo, en kies junulaj teamoj li jam membris inter la jaroj 1995 kaj 2007. Matĉe en la nacia teamo de 2014 li rekoneblis per la ĉemiza numero "7".

Daryl Janmaat
Persona informo
Naskiĝo 22-an de julio 1989 (1989-07-22) (34-jaraĝa)
en Leidschendam
Lingvoj nederlanda
Ŝtataneco Reĝlando de Nederlando
Okupo
Okupo futbalisto
TTT
Retejo http://daryljanmaat.social/
vdr
la futbalisto en 2011