Daturo estas genro (Datura) de akre veneniga planto (daturujo=daturo) el la familio solanacoj, ordo solanaloj (Solanales). La specioj estas konataj pro la venenaj ĥemiaĵoj en si. Ili gravis/gravas en la popola kuracarto.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Daturo
Ordinara daturo Datura stramonium
Ordinara daturo Datura stramonium
Biologia klasado
Domanio: Eŭkariotoj Eukaryota
Subdomanio: verda lineo Archaeplastida
Regno: Plantoj Plantae
Subregno: Tracheobionta
Filumo: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonoj Magnoliopsida
Ordo: Solanaloj Solanales
Familio: Solanacoj Solanaceae
Genro: Datura
L., 1753
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La ordinara daturo ekaperis en la 16-a jarcento en Eŭropo. Aliaj specioj kreskas, disvastiĝis de la tropikoj ĝis mildaj klimatoj. Ĝia formo povas esti herbo, arbedo aŭ arboj kun trumpetformaj floroj kaj kun 4-ĉambraj dornaj kapsuloj (same nomata daturo, sed ankaŭ dornpomo tiel la planto dornpomujo) aŭ bero. Arbaj specioj havas beron kiel frukton anstataŭ kapsulo.

La disvastiĝon de la grajnoj faras ofte la formikoj, ĉar la falantaj grajnoj (okaze de la kapsula frukto) havas histan ŝveliĝon t.n. karankulon (carancula), kiu konsistas el ĉeloj kun granda nutrovaloro. La formikoj kolektas kaj transportas la grajnojn pro tiu nutraĵa parto.

La arboformaj daturoj kreskas en suda kaj meza Ameriko. Iliaj floroj estas trumpetformoj kun longo de 25–30 cm – tiel oni uzas ĝin kiel ornamplanton. La indiĝenoj kultivas ĝin longtempe por ties narkozaj efikoj.

La planto estas forte veneniga kun halucinigaj efikoj. Folioj estas uzataj en farmakologio.

Veneneco

redakti

La plantospecioj produktas halucinogenajn substancojn, kiuj efikas je la centra nervosistemo. Oni uzas ties alkaloidojn, la hiosciaminon, skopolaminon kaj atropinon por produktado de medikamentoj kontraŭ spasmaj kaj astmaj doloroj.

Sistematiko

redakti

Oni nun diferencigas naŭ Datura-speciojn

Eksteraj ligiloj

redakti