Stelo de Davido

(Alidirektita el David-stelo)

La Stelo de Davido (hebree מגן דוד, Magen David, signifanta ŝildo de Davido; foje ankaŭ nomata Sigelo de Salomono) estas ses-pinta stelo el du trianguloj sur blanka fono. Ĝi estas la simbolo de judismo kaj la emblemo de la flago de Israelo.

La stelo de Davido

Unu ebla interpreto de ĝia formo estas, ke la triangulo kun suba pinto simbolas la devenon de la homo de Dio, la alia lian ontan reiron al Dio.

Ĝis la 19-a jarcento ankaŭ kristanoj kaj islamanoj amplekse uzis la simbolon. Ekzemple ĝi estis elektita sur la islama flago de Maroko en 1915 ĉar la 6-pinta stelo estas simbolo de vivo, saĝeco kaj bona sano, kutima por ĉiuj tri gravaj unudiaj religioj. La Sigelo de Salomono ankaŭ estis stampita sur la moneroj de 100 kaj 200 frankoj en Maroko same kiel sur kelkaj Maĥzen-poŝtmarkoj ĝis 1954.

Vidu ankaŭ redakti