Davido la 2-a (Skotlando)

Davido la 2-a (1324 - 1371) estis reĝo de Skotlando de 1329 ĝis 1371. Li estis la filo de Roberto la 1-a (Robert the Bruce) kaj lia dua edzino, Elizabeth de Burgh.

Davido la 2-a
David II of Scotland by Sylvester Harding 1797.jpg
Royal Arms of the Kingdom of Scotland.svg
Persona informo
Dàibhidh II
Naskiĝo 5-an de marto 1324 (1324-03-05)
en Dunfermline Palace
Morto 22-an de februaro 1371 (1371-02-22) (46-jara)
en Edinburga Burgo
Tombo Holyrood Abbey [#]
Religio kristanismo [#]
Ŝtataneco Reĝlando Skotlando [#]
Familio
Dinastio Clan Bruce [#]
Patro Roberto Bruso [#]
Patrino Elizabeth de Burgh [#]
Gefratoj Marjorie Bruce • Margaret Bruce [#]
Edz(in)o Johana de la Turo • Margaret Drummond, Queen of Scotland [#]
Profesio
Okupo monarko [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr
Davido la 2-a de Skotlando

Malgraŭ la traktato kun Anglujo de 1328, lia regno estis invadita de Eduardo la 3-a de Anglio kaj Davido devis ekziliĝi al Francio post la malvenko en julio 1333. La lukto kontraŭ la angloj restis sub la gvido de la juna nevo de Davido, Roberto Stuarto.

Eduardo la 3-a helpis sian favoraton Eduardo de Balliol, filo de Johano de Balliol, fariĝi (kontraŭ-)reĝo de Skotlando, kun la nomo Eduardo la 1-a. Sed pli malfrue Davido reakiris la skotan tronon.

Denove venkita de Eduardo la 3-a en 1346 en la Batalo de Neville's Cross, Davido estis malliberigita en Anglujo ĝis 1357. Dum tiu tempo Skotlando restis sub la regentado de lia nevo Roberto Stuarto.

Davido estis edzo de Johana de la Turo, fratino de Eduardo la 3-a, sed ili ne havis gefilojn. Li denove geedziĝis (1364) kun Margareta Drummond, ankaŭ sen gefiloj.

Pro tiu kialo, je lia morto proklamiĝis heredanto lia nevo Roberto Stuarto, per kio ekiĝis la regado de la dinastio de Stuartoj.