DeLisle Stewart

usona astronomo

DeLisle Stewart (naskiĝis la 16-an de marto 1870 en Wabasha, mortis la 2-an de februaro 1941 en Kantono Hamilton) estis usona astronomo

DeLisle Stewart
Persona informo
NomoDeLisle Stewart
Dato de naskiĝo16-a de marto 1870
NaskiĝlokoWabasha [+]
Dato de morto2-a de februaro 1941
MortolokoKantono Hamilton [+]
Aĝo je morto70
Okupoj kaj profesioj
Okupoastronomo
Geografio
ŜtatoUsono
Portalo pri Homoj
vdr

Li lernis pri astronomio en la Carleton College de Northfield (Minesoto).

En 1896, li dungiĝis en la observatorio de la Universitato Harvard de Kembriĝo (Masaĉuseco). Inter 1898 kaj 1901 li laboris en la Observatorio Boyden, filio de la observatorio de la Universitato Harvard en Arekipo en Peruo. Tie li faris la fotografiojn per kiuj William Henry Pickering malkovris la saturnan lunon Febon. Li malkovris ankaŭ multenombrajn nebulozojn.

Li poste laboris en la observejo de Cincinnati ĝis 1910 kaj fondis la "Cincinnati Astronomical Society" (Astronomian societon de Cincinnati).

Li malkovris la asteroidon 475 Oklon la 14-an de aŭgusto 1901.

Eksteraj ligiloj redakti